Huj-nacio
estas unu el la 55 nacimalplimultoj de Chinio. Ghi multe diferencas
de aliaj nacioj. Ili ne devenis de unu aparta klano kaj tribo, sed
formighis el multaj nacioj chinaj kaj alilandaj en la longa historio.
Ankau ilia religio, islamismo, estas ekzota.
Deveno
de malproksime
En
la 7-a jarcento kun negoca disvolvigho komercistoj el la araba kaj
persa regionoj shipe veturis al chinaj marbordaj regionoj. Ili kunportis
la islaman kulturon kaj konstruis en Chinio la unuajn moskeojn.
Iuj el ili fiksloghighis en Chinio kaj geedzighis kun lokanoj, tiel
ke ili kaj iliaj posteuloj iom post iom farighis chinaj islamanoj.
Komence
de la 13-a jarcento araboj, persoj kaj aliaj nacianoj, parolantaj
la tjurkan lingvon, veturis al Chinio el Okcidenta kaj Meza Azio.
Ankau ili kredis je islamismo. Ili kulturis teron en la landinterno
kaj limregiono de Chinio, faris komercadon au plenumis shtatan oficon
kaj kunfandighis kun la islamanoj, kiuj fiksloghighis en Chinio
pli antaue, kaj geedzighis kun la lokaj hanoj, ujguroj, mongoloj
kaj alinacianoj, tiel ke meze de la 14-a jarcento formighis huj-nacio,
nacimalplimulta komunumo kun aparta kredo.
En
Chinio la hujoj vivas dise, tamen en chiuj lokoj kompare koncentre.
En la 2 mil gubernioj de Chinio vivas hujoj kaj preskau en chiuj
lokoj estas moskeo. Nun en Chinio vivas proksimume 10 milionoj da
hujoj, kiuj lau la nombro okupas la trian lokon inter la chinaj
nacimalplimultoj.
La
antauuloj de la hujoj parolis en la araba, persa kaj tjurka lingvoj.
Pro la chiam intimighanta kontakto en la socia kaj ekonomia vivo
kun hanoj kaj precipe pro geedzigho kun alinacianoj la hujoj sentis,
ke iliaj antauaj lingvoj ne taugas por la vivo kaj kun formigho
de la huj-nacia komunumo ili iom post iom prenis han-lingvon kiel
sian komunan lingvon, sed en la uzado de han-lingvo ili kunmiksis
multe da arabaj, persaj kaj hujaj idiomajhoj. En la religia aktivado
ili uzas ankau la araban lingvon.
Komercado
Hujoj
estas lertaj en komercado. Kvankam hodiau ili sin okupas pri diversaj
laboroj, tamen parolante pri komercado de siaj prapatroj, ili chiuj
sentas fieron kaj ankau ili mem havas apartajn opiniojn pri komercado.
Kompreneble
multaj hujoj sin okupas pri terkulturado kaj pashtado, sed nemalmultaj
el ili kumulas komercadon. Antaue ili sin okupis chefe pri brutobuchado,
komercado de bovoj kaj shafoj, islamaj manghajhoj kaj leda prilaborado,
kaj ech hodiau iuj lokoj portas la antauan nomon rilatan la supre
menciitajn okupojn, ekz. En la Ningxia-a Huj-nacia Autonoma Regiono
trovighas Shafajh-strato, Kamela Strato kaj aliaj. Iuj hujoj sin
okupas pri vendado de jadajhoj kaj juveloj, sed multaj pri etkomercado.
En
Ningxia loghas chirkau 2 milionoj da hujoj. En la merkat-ekonomia
konkurenco la hujoj ekhavis shancon por montri sian talenton. Iuj
entreprenas brutobredan farmon, aliaj lanlavadon kaj komercadon
de felo kaj ledo au luas grandan pecon da virga tero por kulturi
grenon kaj arbojn. La antauaj kamparanoj jam farighis lertaj entreprenistoj,
komercistoj kaj faras siajn kontribuojn al la ekonomia disvolvigho
de Ningxia.
Naciaj
moroj
La
moskeoj estas nemankigebla publika loko en la islama vivo de la
hujoj. Ili estas ne nur loko, kie la hujoj pasigas sian spiritan
vivon, sed ankau centro de la socia vivo de la islamanoj.
La
moskeoj ghenerale havas du arkitekturajn stilojn. Tiuj en internaj
lokoj de Chinio havas arkitekturan stilon de chinaj palacoj pro
longtempa influo de hanaj arkitekturajhoj kaj la aliaj trovighas
chefe en la nordokcidenta regiono de Chinio. Ili konservas pli da
arkitekturaj trajtoj de araboj kaj en iuj grandaj moskeoj videblas
oraj reliefoj pri Korano.
Lau
la religia kredo kaj naciaj tradicioj, chiam kiam grupo da hujoj
transloghighis en iun novan lokon, ili tuj sin ekokupas pri konstruo
de loka moskeo por fari religiajn aktivadojn, kiaj bano, intershangho
de informoj kaj diskuto pri gravaj aferoj de la lokaj samnacianoj.
En
la vivo de la hujoj chie sentighas influo de islamo. La hujoj estas
influataj de islamo en sia tuta vivo, inkl. de naskigho, morto,
geedzigho, vestoj, ornamoj, manghajhoj kaj higieno kaj iuj tradicioj
kaj kutimoj estis transformitaj el islamaj reguloj. Ekz. islamo
difinis, ke antau kultado oni devas sin bani, tial la hujoj estas
puremaj. Chiu huja domo havas grandan akvopoton che la trabo. La
poto havas truon che la bazo. Ghenerale oni shtopas la truon per
korko kaj por banado forprenas ghin. Malsupre de la poto estas drenilo.
La chinaj moskeoj plejparte havas banejon.
Che
sia forpaso chiu hujo devas havi kompletan banon, t.e. la lastan
banon, char lau islamismo la naskigho, morto kaj malsanigho estas
deciditaj de Alaho. La hujoj opinias, ke oni venas en tiun chi mondon
tute puraj, kaj kiam oni forlasas ghin, oni ankau devas esti pura
kun neniom da malpurajho. Antau sia forpaso oni devas sin beligi,
fortondi la longan hararon kaj ungojn kaj antau enterigho de mortinto
oni nepre devas bani la kadavron por montri ties aspiron al la sanktejo
de islamanoj kaj kompreneble la kapo de la mortinto nepre devas
direktighi al Mekko.
|