Kiel
fotisto mi iam oficvojaghis en Tibeto kun Banchen Erdini la 10-a.
Dum 1988-1998 mi funebris pri Banchen la 10-a kaj gratulis Banchen
la 11-an pro lia surtronigho post la konfirmo de la tiro de loto
el ora urno. Kiam mi faris fotojn pri tiuj gravaj eventoj, restis
al mi multaj neforgeseblaj rememoroj.
LA
LASTAJ FOTOJ
Tuj
post la Novjara Tago de 1989, Banchen la 10-a preparis vojaghon
al Tibeto por inauhguri la komunan relikvan stupaon por Banchen-lamaoj
la 5-9-aj. Estis vintro. Multaj persvadis, ke li iru en alia sezono,
char oksigeno ege mankas al Tibeto en vintro. Sed li insistis, dirante,
ke estas neshanghebla la tago de inauguro decidita post sutrolegado
kaj augurado.
Antau
la vojagho li preparis por chiuj konatoj donacojn, inter kiuj estis
liaj fotoj. Donacante ilin, li diris chiam kun rideto: "Ne
forgesu, ke Banchen la 10-a estas dikulo." Tiam neniu havis
tempon multe pensi pri tio, char liaj 20 tagoj en Tibeto estis plene
aranghitaj. Preskau chiutage li povis ripozi nur en profunda nokto.
Chiufoje, kiam liaj kuracistoj volis fari al li korpo-ekzamenon,
li, frapante la bruston, diris, ke li tre bone fartas.
La
28-an de januaro mi intervjuis lin. Li parolis en bona humoro pri
Congkapa, fondinto de la flava sekto de la tibeta budhismo, pri
la forpasintaj Banchen-lamaoj, kiuj amis kaj la patrolandon kaj
la religion, pri la religia politiko de la shtato, pri sia ideo
disvastigi la tibetan budhismon...Ech antauhvespere de sia forpaso
li gaje cheestis amuzan vesperon. Vidinte, ke li estas ege ghoja,
mi levis mian foto-aparaton kaj faris kelkajn fotojn por li. Sed
tute ekster mia atendo, tio estis liaj lastaj fotoj.
"NI
FARU DENOVE"
Kvankam
Banchen Erdini la 10-a estis gvidanto de la tibeta budhismo kaj
unu el la shtataj gvidantoj, tamen li estis alirebla kaj serena.
Chiufoje, kiam mi volis foti auh intervjui lin, li gaje akceptis
tion, kaj kelkfoje li ech atentigis min pri lumo kaj shparo de filmo.
Tiutage,
post inauhguro de la relikva stupao, oni prezentis donacon al li
por esprimi respekton. Ankau mi volis tion fari, sed mi portis kun
mi nenion alian krom la foto-aparato. Do, mi prenis blankan silkan
rubandon kaj diris al li kun rideto: "Majstro, mi nenion preparis,
do mi prezentas al vi la blankan silkan rubandon pruntitan che vi."
Kiam mi respektoplene prezentis la rubandon al li, li frapetis mian
kapon kaj diris kun rideto: "Vi multe laboris, mi donacas ghin
al vi." Kiam li metis la rubandon sur mian kolon, la lampeto
de la foto-aparato ne lumis, char la obturilo riglighis. Rigardante
la majstron, mi diris: "Bedaurinde, la gravan momenton mi ne
kaptis." Sed li diris: "Ne gravas, ni faru denove."
Mi gaje ridis, kaj sukcesis tiu valora foto kun la majstro.
GRANDA
BEDAURO
Tiutage
la majstro lau rito karesis la kapon al la adeptoj, kiuj staris
en longa vico. Che la sunsubiro la loghejon de la majstro lekis
belaj sunradioj kaj la majstro en ora tibet-nacia robo aspektis
pli granda kaj forta. Mi tre volis foti lin tute solan, sed mi ne
povis gheni lin. Post kiam li finis sian kareson por la lasta adepto,
la suno jam subiris. Li starighis, etendis siajn brakojn kaj demandis
min, chu mi ankorau volas foti lin. Mi respondis kun bedauro, ke
la lumo ne taugas kaj mi faros tion estonte. Du tagojn poste, la
majstro forpasis. Tio lasis al mi grandan bedauron por mia tuta
vivo.
"BELAJ
ESTAS LA FOTOJ, KIUJN VI FARIS!"
Tri
jaroj jam pasis post la konfirmo de la tiro de loto el ora urno
kaj la aprobo de la centra registaro de Chinio por la surtronigho
de Banchen la 11-a en novembro l995. Li, viva budho, naskighinta
sur pashtejo en norda Tibeto, multe kreskis ne nur fizike, sed ankau
intelekte, dank' al siaj instruistoj kaj sutro-edukistoj. En 1996
li shramanighis lauh la rigora rito de la tibeta budhismo kaj en
1998 li ricevis verto-aspergon lau la doktrino de ghia esotera sekto.
Dum tiuj tri jaroj mi faris multajn fotojn pri aktivadoj de Banchen
la 11-a. Kvankam mi ne havis multe da shancoj paroli kun li, tamen
li profunde impresis min per sia deca konduto.
Banchen
la 11-a chiam aspektas trankvila. Kiam li gvidas budhismajn aktivadojn,
li neniom maltrankvilas antau granda amaso da homoj. Li recitas
la sutron ghuste, ritme kaj klare, chiam kun majstra sinteno.
Li
estas infano kun bona memoro. Foje mi konigis al li mian nomon en
han-lingvo. Li ne nur bone memoris ghin, sed ankauh bone prononcis
ghin. Li tre shatis la fotojn faritajn de mi, levis ilin kaj kapjesis
al mi. Kelkfoje mi instruis al li fari fotojn per mia foto-aparato.
Post pluraj kontaktoj, ni pli bone konis unu la alian. Che nia renkontigho
li salutis min en han-lingvo: "Saluton, Cheng Weidong!"
Kaj mi reciprokis en la tibeta lingvo: "Renbuqin (signifanta
respektoplenan saluton al la majstro)!" En iu tago de julio
1998 li atenteme skribis sur mia bildkajero en la tibeta lingvo:
"Cheng Weidong, belaj estas la fotoj, kiujn vi faris!"
kaj bonorde subskribis la kajeron.
Dum
la tagoj kun Banchen-lamaoj la 10-a kaj la 11-a, mi vidis, kiel
ili vivis kaj vivas kiel gvidanto de la tibeta budhismo, kaj konis,
ke ili vivis kaj vivas vivon tute saman kiel tiu de ordinaraj homoj.
Mi karmemoras Banchen la 10-an, kiu vivos chiam en mia koro. Kaj
mi kore deziras, ke Banchen la 11-a sane kresku, heredu la virton
de Banchen la 10-a kaj efektivigu lian ideon.
|