En
1942, antau sia nirvano, bonzo Hongyi skribis sur papero kvar ideogramojn,
kiuj signifas "komplika sento de malghojo kaj felicho".
Tio estis reflekto de la tuta vivo de bonzo Hongyi, kiu travidis
la karnulan mondon, sed ne dronis en pesimismo.
Bonzo
Hongyi havis la originan nomon Li Shutong. Li naskighis en richa
familio en 1880. Lia patro estis fama bankiero en Tianjin (granda
urbo 120 km. oriente de Pekino).
Antau
bonzigho li estis pioniro de la novkultura movado de Chinio, eminenta
artisto, edukisto, pensulo kaj reformisto. Naturdotite per granda
sagho, li havis intereson pri multaj aferoj kaj mirinde sukcesis
en arto, lingvistiko, filozofio kaj sociaj sciencoj. Post bonzigho
li nomis sin Hongyi kaj elektis la plej malfacilan Lüzong-sekton
de budhismo por studi. La disciplino estis tre severa, tial dum
centoj da jaroj oni malfacile povis plenumi memkulturadon, kaj ghi
preskau pereis. Feliche Hongyi restauris ghin. Tial li estis respektata
de la nunaj budhistoj kiel la unua adepto de Lüzong-sekto.
Li estis elstara reprezentanto de kombinado de la tradicia kulturo
kun budhisma kulturo.
La
budhisma ideologio de Hongyi prenis Huayan(Vatamsakamahavaipulya)-sekton
kiel studobjekton, Dharmaguptavinaya-on kiel disciplinon kaj Sukhavati-sekton
kiel celon de sia strebado. Li opiniis, ke por krei novan neatenceblan
Chinion oni devas unue klerigi la tutan popolon. Li provis atingi
sian celon per edukado, literaturo kaj arto. Sed fine li kredis,
ke bonzigho kaj disvastigo de budhismo estas pli facila rimedo por
eduki kaj liberigi la popolon.
Plurajn
jarojn post sia bonzigho li trovis, ke antaue li estis tro naiva.
Li konsciis, ke ech kompleta sindedicho de individuo estas tre bagatela
por la tuta socio. Tial li skribis la distikon "Nenion sukcesan
ghis maljunigho, nenion valoran por mencio", kaj de tio li
titolis sin "Maljunulo kun du nenioj". Multaj taksis lin
lau la skribajho, ke li estis tro pesimisma, sed tio pruvis, ke
lia idealo estis grandioza, sed malfacile efektivigebla.
Chinaj
budhistoj rigardis tiun skribajhon pli valora ol sutro. Ghi entenas
chiujn komprenojn pri la vivo.
Hongyi
studis la chinan kaligrafion per sia tuta vivo. Post bonzigho li
sin detenis de pentrado kaj teatro kaj malofte sin okupis pri muziko,
poezio kaj sigelilo-gravurado. Li pli kaj pli perfektighis en kaligrafio.
Disvastigi
budhismon per kaligrafio
Nelonge antau la oficiala
bonzigho, por plenumi sian promeson rompi kun kaligrafio kaj aliaj
artoj, li rompis penikon post skribo de epitafo por sia kolego en
Hangzhou, char li bone sciis, ke por observi la disciplinon, li
devas sin deteni de artoj.
Kvankam
la majstro mem rompis kun la artoj, sed la artoj ne volis forlasi
lin.
Autune
de 1918 iu budhisto petis lin ekspertizi pentrajhojn kaj kaligrafajhojn,
kiujn li kolektis. La majstro iris en komplezo. Informighinte pri
lia alveno, multaj venis peti lin ion skribi por konservi. La majstro
estis embarasita.
La
budhisto admonis la majstron: Multaj el la budhistoj estis eminentaj
en kaligrafio, sed neniu el ili estis ghenita de kaligrafia agado
en sia memkulturado. Male ili disvastigis budhismon per siaj kaligrafajhoj,
do estos aplaudinde integre kombini kaligrafion kun budhismo.
La
majstro konsentis kun tiu budhisto kaj kontentigis la petintojn
per siaj kaligrafitaj paragrafoj el budhaj sutroj. Poste li multe
skribis sutrojn cele diskonigi budhismon.
En
1928, por disvastigi budhismon, li kaj lia dischiplo Feng Zikai
(tre fama pentristo, edukisto, literaturisto kaj karikaturisto,
1898-1975) kune verkis albumon "Protekti vivajhojn". En
la albumo estas 50 pentrajhoj de Feng Zikai kaj la majstro skribis
por ili eksplikajhojn, foje citante antikvajn poemojn. La albumo
akcentas humanismon kaj eksplikas budhismon per pentrajhoj. Li mote
skribis por la albumo: "Savi la popolon, heredi la virtojn,
kune disvolvi budhismon, revivighi en la paradizo."
Eminenta
kaligrafo
Bonzo
Hongyi levis la chinan antikvan kaligrafion al nova nivelo. Lusin,
Guo Moruo k.a. gandaj literatoroj rigardis tion granda honoro, ke
ili ricevis kaligrafajhon de la majstro.
La
majstro uzis ekskluzive penikon el kapraj haroj, sen distingo de
noveco kaj grandeco. Sed li tre atentis la kvaliton de tuchinko.
Antau
skribo de sutro la majstro faris bonan preparadon: Kiom da ideogramoj,
kia formato de papero, kiom da margheno... Kiam li kaligrafis, li
chesigis akcepton de vizitantoj kaj nur liaj dischiploj povis alesti.
Por chiu streko li faris longan pripensadon por atingi perfektan
medion.
Liaj
kaligrafitaj sutroj prezentas lian stilon. Li kaligrafis ekskluzive
en Kaishu-stilo.
|