Chio naskighas sub certaj kondichoj kaj
ekzistas depende de aliaj. Tio estas teoria bazo de la budhisma
Chan-sekto, kiu opinias, ke origine chiuj estajhoj havas budhajn
ecojn, t.e. la naturon de budho kaj eblecon de budhigho, kaj ne
diferencas de la Budho. Tio tamen ne estas konata pro vualo de nejusta
ideo. Se oni nuligos sian nejustan ideon, do tuj vidighas ilia budha
naturo. Chan-sekto proponas, ke oni konu la budhan naturon en la
koro. La diversaj branchoj de Chan-sekto en Chinio diferencas unu
de la alia chefe en malsamaj metodoj koni la naturon kaj trajta
diferenco de la instruantoj de Chan-sekto.
Chan-kulturo
naskighis en la 3-6-a jc., kiam en Chinio regis la Sudaj kaj Nordaj
Dinastioj. Ghi enkondukighis en Chinion preskau en la sama tempo,
kiam aliaj branchoj de budhismo enkondukighis de Hindio en Chinion.
Chinaj bonzoj profunde studis la budhisman kulturon, multe disvolvis
ghin kaj pro tio formighis kompleta budhisma ideologio en Chinio,
sekve de tio budhismo farighis grava konsistiga parto de la china
tradicia kulturo. Chan-sekto elspiras klarajn chinajn trajtojn.
"Tanjing de la sesa-generacia majstro" estas la unika
budhisma sutro kun la penso kaj vortoj de chinaj bonzoj havas grandan
signifon por la aziaj kaj okcidentaj fakuloj esplori Chan-kulturon.
Chan-sekto
per sia doktrino profunde influas la psikologian mondon de la chinoj.
Char multe da chinoj ne prenas religian kredon kiel sian celon,
tial la ideologio de Chan-sekto helpis ilin en sinliberigo de kateno
de religioj, tiel ke ili ekkomprenis la esencan spiriton en la modesta
vivo.
Sekto de
budhisma esenco
Chan-sekto
estas nomata ankau sekto de budhisma esenco. Foje en Gijjhakuta-kunveno
Shakjamunio tenis freshan floron en la mano, tamen diris nenion.
Neniu el liaj dischiploj komprenis, kion tio signifas, krom Kasyapa,
kiu ridetis. Shakjamunio rimarkis, ke Kasyapa komprenis lin, kaj
diris: "Mi havas sekton de budhisma esenco kaj instruos ghin
al mia dischiplo Kasyapa. Por heredigi ghin la vortoj estas nebezonataj.
Tio estas facila metodo por koni la esencon de la vivo ekster budhismo."
Lau tiu tradicio Chan-sekto opinias, ke Kasyapa heredis la doktrinon
kaj estas prapatro de la sekto. Jen naskighis Chan-sekto.
Chan kaj
Ding
En
la antikva Hindio Chan estis praktiko de aparta religio. Ghi estas
"Dhyana" en sanskrito kaj iam aludis ankau jogon. En la
antikva Chinio ghia baza signifo estis meditado kaj ideologia kulturado.
La hinda Chan devenis el antikva sorcho. Pro naturaj katastrofoj
antikvuloj kultis spiritojn kaj volis sin liberigi el puno de la
dioj pere de diversaj kultaj ceremonioj, el kiuj estis praktiko
de antikva Chan-sekto. En la spirita vivo de la hinda popolo Chan
okupis gravan lokon. Iuj rigardis Chan kiel trajtojn de la hinda
nacio. Shakjamunio enkondukis la bazan ideologion de Chan-sekto
en budhismon. Lau antikvaj legendoj Shakjamunio budhighis post longa
kvieta meditado sub bodhio. La kvieta meditado ja estas Chan. Budhistoj
ofte parolas ankau pri Ding, kiu tamen diferencas de Chan. Lau budhismo
Chan devas havi objekton, super kiu oni meditas, tial Chan elspiras
la trajtojn de pensado, dum Ding elspiras la trajtojn de kvieto.
Kaj Chan-sekto ja akiris budhisman naturon pere de pensa kulturado.
Chan
kaj Ding ambau estas ofte uzataj de budhistoj por memkulturado,
tial en la longa historio de budhismo ili estis chiam alte taksataj.
Chan-sekto
en Chinio
Chan-sekto
heredighis de generacio al generacio kaj la 28a-generacia bodisatvo
Darmo venis en Chinion en la 6-a jarcento, kiam Wudi de Liang-dinastio
estis sur trono. Enradikighis ghi en Chinio. Tial en Chinio Darmo
estis rigardata kiel fondinto de la sekto. Kiam la sekto heredighis
al la kvina generacio, ghi splitighis en du skolojn, t.e. la nordan
kaj sudan. La norda skolo, gvidata de Shenxiu, dekadencighis iom
post iom, dum la suda skolo, gvidata de Huineng, akiris la esencon
de la teorio kaj disvolvis ghin. Oni rigardas lin ortodoksa kaj
nomas lin la sesa-generacia majstro.
La sesa-generacia
majstro Huineng
Huineng
komence estis bonzo en Dongshan-templo de Huangmei, Hubei-provinco.
Lia laboro estis kolekti hejtajhojn, porti akvon kaj prepari manghajhojn.
Dongshan-templo siatempe estis fama pro tio, ke tie vivis la kvina-generacia
majstro Hongren. Lia pli agha budhisma frato Shenxiu estis diligenta
bonzo, eminenta en lernado kaj alte taksata en la templo.
La
kvina-generacia majstro Hongren volis elekti unu el siaj dischiploj
por heredigi al li siajn sciojn. Li ordonis siajn dischiplojn improvizi
poemon por ekspliki budhisman doktrinon. Shenxiu opiniis, ke dank'
al sia diligenta penado, li jam posedis la budhisman esencon kaj
improvizis:
Bodhio -- mia korpo,
Spegulo -- klara koro.
Mi vishas ghin en chiu horo
Por esti eterne sen polvo.
Tiumomente
Huineng estis preparanta manghajhon en kuirejo. Auskultinte la versajhon
de sia frato, li improvizis:
Bodhio ne estas
efektive,
Trovighas ja spegulo nenie.
Mi vidas nenion fakte,
Ho, mi forvishas polvon de kie?
Auskultinte
la versajhojn de siaj dischiploj, Hongren decidis heredigi siajn
sciojn, arton kaj budhisman esencon al Huineng, kiu poste fondis
la sudan skolon de Chan-sekto.
Publikaj
kazoj de Chan-sekto
Post
la sesa-generacia majstro Chan-sekto vaste popularighis en Chinio,
kaj la plej fama estis popularigo de publikaj kazoj, t.e. la vortoj
kaj aferoj de la antauaj majstroj kaj anekdotoj pri ili. La publikaj
kazoj montras dubojn vekantajn konscion por koncentri chion de sia
spirito cele solvi la malfacilon. Ekzemple, Shakjamunio tenas floron
en la mano kaj Kasyapa ridetas. Tio estas bone konata ekzemplo.
La problemo estas, kial tiuj du montras konsciighon en budhismo.
Alia ekzemplo: Kio estas la vera signifo de la naskigho de Budho?
Kvankam tre malmulte da homoj konas la veran esencon de la ekzemploj,
oni ja gravuris ilin en sian memoron. Tiuj kazoj montras, ke la
homa inteligento estas senfina.
Forjheti
tranchilon kaj tuj budhighi
En
Chinio ne nur Chan-istoj estas konsciaj. Legendo pri buchisto bone
ekzemplas, ke Chan-sekto estas facila metodo por heredigi la sekton
ekster budhismo kaj koni la homan naturon post konado de la homa
penso. Legendo diras, ke homo, kiu laboris kiel buchisto en la tuta
vivo, neniam kompatis la larmantajn bovojn antau ilia morto. Sed
foje li volis enpiki glavon en bovon, li subite rimarkis, ke la
bovo, genuante antau li, larmas. Li konsciis pri sia kulpo, char
li buchis tiel multe da bovoj. Li forjhetis la tranchilon kaj en
la koro naskighis la budha ideo. Finfine li atingis la medion de
konsciigho lau Chan-sekto. Kvankam antaue li neniam konsciis pri
sia kulpo, tamen ekde la momento, kiam li forjhetis la tranchilon,
li komplete konsciighis.
Chan kaj
la homa vivo
En
Chinio Chan-sekto jam farighis saghiga metodo. Tion oni povas trovi
en literaturaj verkoj. En poemoj de Wang Wei, fama poeto de Tang-dinastio,
ofte legighas la ideo de Chan-sekto. Ankau en la klasika romano
"Rughdoma Songho" legighas priskribo, kiel oni rigardas
la mondon per sagho de Chan-sekto. Pere de Chan-sekto oni akiris
konscion, kiu povas influi liajn aktivadon kaj mondkoncepton. Jen
pro kio Chan-sekto vaste popularighis.
En
la meza periodo de Tang-dinastio Chan-sekto farighis la chefa skolo
de la china budhismo en la regionoj de la hanoj kaj ekportis klarajn
trajtojn de la china nacio. Kvankam la norda skolo palighis, tamen,
enkondukighinte en Koreion, ghi denove prosperighis. En la 12-a
jc. la china Chan-sekto iom post iom enkondukighis en Japanion.
Chinaj Chan-istoj predikis en Japanio kaj japanaj bonzoj studis
en Chinio la sekton, kaj iom post iom formighis tri skoloj de Chan-sekto
en Japanio. Ankau ili prenis la saghigan metodon kiel gvidan penson
en sia vivo. Ankau iuj okcidentaj artistoj shatas Chan-kulturon,
inkl. de hodiauaj rok-muzikistoj.
|