Budhismo
naskighis en Hindio, kaj post enkondukigho en Chinion ghi kunighis
kun la china tradicia kulturo. En Chinio ghi havas historion jam
de pli ol 2 mil jaroj kaj farighis nedisigebla parto de la brila
china kulturo. En Tang-dinastio ghi estis prospera pro sia strikta
rilato kun grandskala konstruo de budhismaj pagodoj kaj temploj
por enteni budhan sariron.
Estas
multspecaj sariroj, el kiuj la budha sariro havas specialan signifon,
char ghi estas ostajho de Shakjamunio kaj en la okuloj de budhistoj
ghi estas plej granda sanktajho.
Kio estas
sariro?
Sariro
devenis de sanskrito kun signifo de osto. Ghi havas du specojn,
t.e. la budha sariro kaj bonza sariro. La ordinaraj homoj komplete
cindrighis post kremacio, dum noblaj bonzoj post kremacio farighis
cindro kun kelke da kristalajhoj pro sia longatempa vegetarado kaj
atentema memkulturo. En la okuloj de budhistoj la sariroj estas
globetoj formitaj de esenco, vitala energio kaj spirito, kiel simbolo
de nobleco kaj energia memkulturado. Tial ne nur Shakjamunio, sed
ankau liaj noblaj dischiploj havis sariron. Post morto de budhisma
majstro Hongyi, liaj dischiploj kremaciis lin, trovis el lia cindro
multe da sariroj kaj kultis ilin en pagodo.
Estas
tutkorpa sariro kaj apartaj kristalaj sariroj.
Oni
povas dividi sarirojn ankau per alia kriterio, t.e. kristalaj kaj
sutraj. Ekz. la Budho predikis 49 jarojn kaj postlasis sutrajn sarirojn
el 12 volumoj, sed la ordinaraj sariroj estas kristalaj, kiuj estas
same valoraj kiel la sutraj por glorigi la budhisman doktrinon.
Legendo
diras, ke Asoka konstruigis 84 mil pagodojn por kulti la 84 mil
sarirojn kaj de tio prosperighis budhismo.
Fingra osto
kaj dento de Shakjamunio
Shakjamunio
forpasis antau pli ol 2000 jaroj. En Chinio estas 19 pagodoj, kie
kultighas liaj sariroj. El ili Famen-templo kun budha fingrosto
estas fama tra la tuta mondo.
Famen-templo
situas en norda parto de Fufeng-gubernio de Shaanxi-provinco, je
110 km for de Xi'an, chefurbo de la provinco. La templo konstruighis
en la lasta periodo de la Orienta Han-dinastio (25-220) kaj atingis
sian kulminon de disvolvigho en Tang-dinastio (618-907). Tiam ghi
apartenis al imperiestra familio. Legendo diras, ke Asoka disdonis
la budhajn sarirojn al multaj lokoj por prosperigi la religion sub
la kondicho, ke oni nepre devas konstrui templon por kulti la sariron.
Famen-templo estas la plej granda el ili. Ghi estis riparita multfoje.
En 1987, kiam oni bonordigis la pagodan bazon, oni malkovris la
subteran palacon konstruitan en Tang-dinastio, kie estas konservitaj
la budha fingrosto kaj multe da valoraj objektoj de Tang-dinastio.
Tio estis granda afero en la budhisma historio.
La
budha fingrosto estis respektata de imperiestroj de Tang-dinastio.
Oni venigis ghin 7-foje en Chang'an kaj Luoyang por kulti ghin.
Chiufoje oni elspezis grandan monsumon por okazigi grandiozan ceremonion.
Post
morto de Shakjamunio oni ricevis liajn 4 dentojn, el kiuj 3 estas
kultataj hodiau, respektive en Sri-lankao, Pekino kaj Hindio.
|