En Chinio kompare frue naskighis taoisma
ideologio, kiu poste enkondukighis en la popolon kaj formighis taoisma
religio. La taoisma ideologio kaj konfuceanismo ambau estas tradicia
filozofio de Chinio.
Taoisma
ideologio formighis malpli frue ol konfuceanismo. En Song-dinastio
(960-1279) konfuceanismo forpushis taoismon, sed fakte ghi multe
lernis de ghi. Post enkondukigho de budhismo en Chinion, aperis
tendenco de kunigho de budhismo kaj taoismo.
En
la okuloj de la china popolo taoismo estis ideologia sistemo pli
modesta kaj grandanima ol konfuceanismo kaj budhismo.
En
la longa historia evoluo samkiel budhismo kaj konfuceanismo, taoismo
donis profundan influon al la ideologio, kulturo, politika sistemo
kaj socio de Chinio kaj ludis gravan rolon por formigho de la naciaj
karaktero, animstato kaj kohero. Hodiau sub la nova historia situacio
estas necese denove jughi taoisman kulturon, forigi ghian feudisman
fechon, asimili ghian racian kremon kaj disvolvi ghian aktualan
valoron.
Por la socio
kaj aliuloj
La
socio konsistas el grandnombraj vivaj homoj, kies volo kaj aktivado
donas grandan au malgrandan influon al la historia evoluo de la
homaro, dum la individuoj povas realigi sian valoron kaj akiri siajn
interesojn kun la socia progreso, tial chiuj havas respondecon por
la sociaj disvolvigho kaj progreso. Taoismo klare konas tiun rilaton
inter la individuoj kaj socio kaj alte taksas la devon de chiuj
individuoj al la socio. Ghi postulas, ke oni devas prizorgi ne nur
sin mem, sed ankau aliajn, kaj neniu rajtas fari malutilon al aliaj
por siaj propraj interesoj, sed male, oni devas chasi komunajn interesojn
de la tuta popolo. Nur bone plenuminte sian socian devon, oni povas
farighi homo utila al la socio, homo morala kaj ech feo. Kompreneble
la taoisma aspiro al feigho portas superstichan koloron, tamen ghi
estas humanisma. Ech hodiau ghi ankorau havas pozitivan faktoron.
Kiamaniere oni povas feighi kaj samtempe prizorgi aliajn? Lau taoismo
oni devas enkorpigi ties socian devon en la ordinara vivo kaj memkulturi
en la socia vivo. Taoismo oponas kontrau tia vivmaniero, kiel memkulturo
por nura kulturado for de la socia vivo. Ankau tio havas sian racian
elementon hodiau.
Por shparemo
kaj kontrau dibocho
En
la china tradicia kulturo budhismo, konfuceanismo kaj taoismo chiuj
aprobas shparemon kaj malaprobas dibochon. Fakte, tio estas ia vivmaniero
kaj ankau ia pozitiva animstato. Kun tiu spirito kaj laborstilo
ech en la tempo de materia malsuficho kaj malfacila medio oni povas
kuraghe progresi por venki chiujn malfacilojn kaj realigi sian idealon.
Kaj kun abundo da richajhoj oni povas rifuzi dibochon, sed teni
diligentecon kaj modestecon, kaj diligente labori por bela perspektivo.
Tial oni ofte diras, ke shparemo kondukas al sukceso kaj dibocho
al malvenko. Taoismo aprobas modestan vivon kaj malaprobas dibochon.
Ghi postulas, ke oni malmulte zorgu pri si mem kaj malmulte avidu
kaj facile kontentighu. Taoistoj opinias, ke nur tiele oni povas
esti digna kaj lia vivmedio farighos felicha. Alie lin trafos malfelicho
kaj la socio suferos de dibocho kaj tumulto.
La
china nacio spertis diversajn malfelichojn kaj daure progresas.
Oni devas certagrade atribui tion al tiu shparema spirito.
Sama fonto
de la naturo kaj homoj
La
homoj chiam ludas gravan rolon por la socia disvolvigho. La sociaj
disvolvigho kaj progreso chiam montrighas en la homoj, ekz. kontentigi
la bezonon de la homa ekzisto kaj disvolvigho kaj levi la kvaliton
kaj kapablon de la sociaj membroj. Tamen la ekzisto kaj disvolvigho
de la homa socio estas bazita sur kaj premisita de la ekzisto kaj
disvolvigho de abundo da naturaj richfontoj kaj natura medio, tial
ghusta traktado de la interrilatoj inter la homoj kaj naturo estas
unu el la fundamentaj kondichoj por la socia disvolvigho kaj popola
felicho. La taoisma kulturo profunde konas kaj bone klarigas tiun
problemon. Lau taoismo en la universo estas malsamaj objektoj lau
la formo, tamen ili estas samaj en la origino kaj ankau la interrilatoj
inter la homoj kaj naturo estas egalaj, tial taoismo opinias, ke
en la transformado de la naturo oni devas bone koni kaj observi
la leghon de la naturo, por ke chio en la universo disvolvighu nature,
ne estu malhelpita de la homoj; char la homoj kunekzistas kun la
naturo, tial ili devas teni harmoniajn rilatojn kun la naturo, nur
tiamaniere ili ne malhelpas la naturan viglecon, sekve de tio ili
mem povas vivi kaj disvolvighi facile. Se ili tro prirabas la naturon,
finfine ili malhelpas sin mem. Lau taoisma kulturo oni opinias,
ke por vivi bonan vivon oni devas teni la medion en la natura stato
kaj alte taksi la median protektadon.
Nun
oni bone scias, ke la serioza krizo de la medio estas kauzita de
la troa rabado far la homoj de la naturaj richafontoj kaj medio
sen tauga protektado, kio tre malutilas al la harmonia rilato inter
la homoj kaj naturo. Por glatigi tiun rilaton, protekti la ekologian
ekvilibron, solvi la chiam pli gravighantan krizon de la homa ekzisto
oni devas utiligi ne nur altteknologiajn rimedojn, sed ankau la
tradician chinan kulturon, utiligeblan chiflanke, char taoisma doktrino
pri la sama origino de la naturo kaj homoj estas tre utila por solvi
tiun problemon.
|