Kunekzisto
de pluraj religioj
La
chinaj civitanoj povas libere elekti religion kaj montri sian kredon
kaj religiecon. La chinaj religianoj kredas chefe je budhismo, taoismo,
islamismo, katolikismo kaj kristanismo.
Budhismo
havas historion de 2 mil jaroj en Chinio. Nun en Chinio estas 13
mil budhismaj temploj kun 200 mil bonzoj.
Taoismo
naskighis en Chinio antau pli ol 1800 jaroj kaj nun en Chinio estas
1500 taoismaj temploj kun 25 mil taoistoj.
Islamismo
enkondukighis en Chinion en la 7-a jarcento kaj nun en Chinio estas
18 milionoj da islamanoj, 30 mil moskeoj kaj 40 mil imamoj.
Katolikismo
enkondukighis en Chinion en la 7-a jarcento kaj post la Opia Milito
en 1840 ghi disvolvighis en Chinio rapide. Nun Chinio havas 4 milionojn
da katolikoj kaj ch. 4 katolikajn funkciulojn kaj 4.6 mil preghejojn.
Kristanismo
(protestantismo) enkondukighis en Chinion komence de la 19-a jarcento
kaj rapide disvolvighis post la Opia Milito en 1840. Nun Chinio
havas 10 milionojn da kristanoj, 18 mil misiistojn kaj 12 mil preghejojn.
Lau
nekompleta statistiko nun en Chinio estas pli ol 100 milionoj da
religianoj, 85 mil preghejoj kaj ch. 300 mil religiaj funkciuloj.
En
la longa historio de Chinio la kulturo de diversaj religioj jam
farighis parto de la tradicia china kulturo. La chinaj religianoj
havas patriotan tradicion. La china registaro subtenas kaj kuraghigas
ilin partopreni la shtatan konstruadon kaj la religioj celas servadon
al la socio kaj felichigo de la popolo.
En
Chinio chiuj religioj havas egalan pozicion. Ili vivas pace kaj
harmonie kaj neniam okazis religia konflikto. La religianoj kaj
nereligianoj respektas unu alian en la granda familio de Chinio.
Religiaj
kolektivoj
En
Chinio estas pli ol 3 mil religiaj kolektivoj, kiuj funkciigas 74
teologiajn seminariojn por kulturi religiajn funkciulojn.
La
Chinaj Budhisma Asocio, Taoisma Asocio, Ismamisma Asocio, Katolikisma
Patriota Asocio, Katolikisma Episkoparo, Sanzi*-Asocio de
Patriota Movado kaj Kristanisma Asocio, chiuj elektas sian gvidantaron
lau sia propra statuto.
Ili
chiuj memstare entreprenas siajn religiajn aferojn kaj lau bezono
funkciigas lernejon kaj bonstatigajn entreprenojn kaj eldonas religiajn
verkojn kaj revuojn. Samkiel multe da aliaj landoj Chinio praktikas
principon de separatismo de la religioj kaj edukado kaj ne donas
religian lekcion en la nacia edukado, tamen iuj altaj lernejoj kaj
institutoj faras religian instruadon kaj esploradon. En teologiaj
seminarioj oni faras fakan instruadon lau bezono. La religiaj funkciuloj
plenumas religian devon. La religiaj aktivadoj en preghejoj kaj
hejmoj, farataj de religiaj organizoj kaj religianoj, estas protektataj
de la legho kaj neniu rajtas malhelpi ilin.
Religia
libero protektata de la legho
La
Konstitucio de la China Popola Respubliko difinas, ke religia libero
estas fundamenta rajto de la chinaj civitanoj. Ghia 36-a artikolo
tekstas, ke "la civitanoj de la China Popola Respubliko havas
liberon de religia kredo," "neniu shtata organo nek socia
kolektivo kaj individuo rajtas devigi la civitanojn kredi au ne
kredi je religio, diskriminacii kontrau religianoj kaj nereligianoj,"
"la shtato protektas la normalan religian aktivadon,"
"neniu devas detrui la socian ordon, damaghi la sanon de la
civitanoj kaj malhelpi la edukan sistemon de la shtato sub mantelo
de religioj" kaj "la religiaj kolektivoj kaj aktivadoj
ne devas esti manipulataj de eksterlandaj fortoj."
La
china legho difinas, ke la civitanoj ghuas liberon de religia kredo
kaj samtempe devas plenumi la devon lau legho. En Chinio chiuj individuoj
kaj kolektivoj, inkl. de la religioj, devas defendi la popolajn
interesojn kaj protekti la leghan dignon, nacian solidarecon kaj
shtatan unuecon."
Por memstare
entrepreni religiajn aferojn
La
religiaj aferoj de Chinio estas entreprenataj de religiaj kolektivoj
kaj religianoj, sed ne manipulataj de eksterlandanoj. La china registaro
subtenas chiujn religiojn sendepende entrepreni siajn aferojn lau
la konstitucio kaj leghoj.
En
la malnova Chinio estis neeble sendepende kaj memstare funkciigi
la religiojn. En 1949 naskighis la China Popola Respubliko kaj finighis
la duonkolonia kaj duonfeuda historio de Chinio, kio kreis kondichojn
por memvole funkciigi katolikismon kaj kristanismon. Sin liberiginte
el la kateno de imperiistaj fortoj, la chinaj kristanoj montris
sian aprobon al la nova Chinio kaj realigis la autonomecon, memstarajn
vivtenadon kaj misiadon de eklezioj.
En
1957 kaj 1958 la china katolika ordeno prezentis episkopojn elektitajn
de chinaj katolikoj al Vatikano, kiu malaprobis ilin kaj minacis
chinajn katolikojn, kio multe shokis la chinan katolikaron, kiu
de tiam suriris la vojon mem elekti episkopon kaj sendepende funkciigi
la katolikan ordenon.
Por
religia libero de nacimalplimultoj
Chinio
estas multnacia unuigita lando. La china registaro observas la politikon
pri egaleco, solidareco kaj reciproka helpo de diversaj nacioj,
alte taksas la liberon de religia kredo, morojn kaj kutimojn de
nacimalplimultoj. La naci-autonoma organo garantias la liberon de
religia kredo de chiuj nacioj.
Tibeto
estas nacia autonoma regiono de Chinio. La tibetanoj plejparte kredas
je tibeta budhismo. De post la paca liberigho en 1951 kaj precipe
post ekpraktikado de la politiko pri reformado kaj pordmalfermo
la libero de religia kredo de la tibetanoj estas plene plenumata.
Ekde la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento la centra registaro de Chinio
asignis 200 milionojn da juanoj al la riparo kaj rekonstruo de la
mondfama Potala-palaco, Zhashilunbu kaj aliaj temploj. La shtato
asignis ankau specialan monsumon por eldonado de gravaj tibetlingvaj
budhismaj sutroj kaj helpis la budhisman rondon en konstruo de seminario
de tibeta budhismo respektive en Pekino kaj Lhasa.
Nun
Tibeto havas pli ol 1700 budhismajn lokojn, kie vivas 46 mil bonzoj
kaj bonzinoj. Preskau en la hejmo de chiuj budhistoj estas sutra
chambro au budha nicho. Chiujare pli ol miliono da budhistoj pilgrimas
al Lhasa. En Tibeto chie vidighas piaj budhistoj, sin okupantaj
pri budhisma aktivado, kaj ofte vidighas sutraj flagoj.
Metempsikozo
de vivaj budhoj estas hereda sistemo speciale observata de la tibeta
budhismo, kio estas aprobita de la shtato. En 1995, strikte observante
la religian riton kaj historian sistemon kaj pere de lotumo en ora
botelo post sankcio de la Shtata Konsilio Chinio plenumis serchon
de la metempsikozita infano de Benchen la Deka, nomumis la Benchen
la Dekunuan kaj aprobis lian surtronighon.
La
china registaro alte taksas kaj protektas la religian kredon, naciajn
morojn kaj kutimojn de islamanoj. Ghi faras diversajn servojn al
la pilgrimado de islamanoj. Ekde la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento
40 mil chinaj islamanoj veturis al Mekko por pilgrimado. Nun en
Xinjiang estas 23 mil moskeoj, kie laboras 29 mil religiaj funkciuloj.
La china registaro donas grandan atenton al la kutimoj de manghado
kaj sepultado de islamanoj, ellaboris regulojn por produkti islamajn
manghajhojn kaj konstruis islaman tombejon.
----------------------------------------
* Sanzi signifas autonomecon, memstarajn vivtenadon kaj misiadon.
|