Kvankam antau la 17-a jc a.K. en Chinio
estis ghermo de religio, t.e. kulto de totemo, tamen nur komence
de la unua jarcento en Chinio aperis religio en la vera senco. La
tri gravaj religioj de la mondo, t.e. budhismo, kristanismo kaj
islamismo, enkondukighis en Chinion en malsamaj tempoj, dum taoismo
estis unuigho de diversaj doktrinoj en la antikva Chinio kaj absorbis
filozofian penson de Laozi kaj Zhuangzi, kaj ghi nature originis
de la china kulturo. La supre menciitaj kvar religioj havis chiun
sian prosperon kaj kune formis la religian historion de Chinio.
Totemo
kaj supersticho
Antau
Han-dinastio (206 a.K. -- 220 p.K.) la chinoj estis tre superstichaj
kaj tiam furoris sorchado kaj sorchistoj estis tre potencaj en la
lando. La homoj timis venton, pluvon, tondron fulmon kaj aliajn
naturajn fenomenojn, char mankis al ili fundamenta scio pri la naturo.
Ili havis grandan malfacilon en batalo kontrau la naturo, tial ili
nature deziris helpon de dioj en solvo de la malfacilo.
Antau
Shang-dinastio (komence de la 17-a jarcento a.K. --ch.11-a jarcento
a.K.) oni kultis totemon. Oni ekkultis totemon jam en la klana socio.
Tio ja estis la plej frua dio. Siatempe ili kredis, ke iliaj prapatroj
devenis de totemo.
En
Chinio estis multe da totemoj, kiaj drako kaj fenikso.
Komence
de Shang-dinastio ghenerale oni kultis siajn prapatrojn, chiufoje
oferante al ili 300 bovojn, tamen ili devis kulti totemon kiel sian
unuan prapatron kaj poste la prapatrojn N¨¹wa kaj Fuxi.
En
Shang-dinastio oni kredis, ke sur la chielo estas la plej alta dio,
kiu povas gvidi aliajn diojn kaj homojn, dum la regho estas lia
delegito en la homa mondo, pro tio la regho havas pli grandan autoritaton.
Tiam oni opiniis, ke iuj dioj estas bonaj kaj aliaj malbonaj.
En
la antikva Chinio ofte okazis inundo kaj plej timiga estis la Flava
Rivero. En la kulto oni devis oferi knabinojn al la rivera dio.
Pro tio en la antikveco la kultado estis terura afero, char oni
devis oferi la homan vivon, inkl. de reghidino.
En
la periodo de Militantaj Regnoj (475-221 a.K.) aperis kulto al feoj
kaj chiuj reghoj volis serchi eliksiron por farighi feoj eterne
junaj.
Antau
la Orienta Han-dinastio (25-220) en Chinio ne estis religio, tamen
estis supersticho.
Budhismo
Budhismo
enkondukighis en Chinion komence de la Orienta Han-dinastio.
Ghi,
kreita de Gotamo, reghido en la antikva Hindio, estas unu el la
tri chefaj religioj de la mondo. Liaj dischiploj nomis lin Shakjamunio.
Imperiestro
de la Orienta Han-dinastio sendis peti hindan bonzon por prediki
en Chinio. Hindaj bonzoj, portante sutrojn kaj bildon de Shakjamunio
per blanka chevalo, venis en Luoyang, tiaman chefurbon de Chinio,
kaj helpate de la kortego, konstruigis Templon Baima (Baima signifas
blankan chevalon en la china lingvo). Ghi estas la unua budhisma
templo en Chinio.
Budhismo
proponas asketismon kaj vegetarismon kaj la bonzoj ne edzighas.
Ili volas intershanghi abnegacion de la nuna vivo kontrau ghuo post
sia metempsikozo.
 Post
220 p.K. en la china socio katastrofis militoj kaj la popolo vivis
tre mizere kaj multe da homoj deziris shanghi la nunan malfelichon
kontrau felicho post sia metempsikozo kaj tial potencighis budhismo.
Tiam la regantoj energie trumpetis pri budhismo. Budhismo havas
doktrinojn pri metempsikozo kaj karmo kaj asertas, ke chiuj povas
budhighi. Post naskigho de chan-sekto ghi opinias, ke kompreninte,
oni povas budhighi. La budhisma teorio estas favora al regado de
imperiestroj, kiuj opiniis, ke se chiuj popolanoj konvertighas al
budhismo, la socio farighos eterne paca kaj la politika regado estos
stabila.
En
la Sudaj kaj Nordaj Dinastioj (420-589) chiuj regantoj pledis por
budhismo, kiu do prosperighis tiutempe. Iuj suverenoj prenis ghin
kiel shtatan religion. Tiam sole en Nankino estis 480 budhismaj
temploj kun pli ol cent mil bonzoj kaj bonzinoj. Iuj temploj estis
grandiozaj kiel reghpalaco.
En
la Norda Wei-dinastio (386-534) oni dedichis grandan energion al
budhismaj aferoj. Tiam oni faris budhan statuon el 50 tunoj da kupro
kaj 300 kilogramoj da oro. Oni konsumis 23 jarojn kaj grandajn materialojn
por elhaki shtonan kavernaron Longmen en Luoyang kaj chizi shtonan
budhon. La Norda Wei-dinastio konstruis 30 mil budhismajn templojn,
kie vivis 2 milionoj da gebonzoj.
De
tiam budhismo prosperis en chiuj lokoj de Chinio. Poste ghi splitighis
en du sektojn. Ghi prosperis longatempe en Chinio kaj multe da chinoj
kredis je ghi. Ech hodiau budhistoj daure konstruis templojn kaj
faris budhajn statuojn. Preskau duono de la chinaj pitoreskejoj
havas rilaton kun budhismo.
Taoismo
Budhismo,
taoismo kaj konfuceanismo havas profundan influon sur la china kulturo
kaj estas rigardataj kiel tradicia ideologio de la china popolo.
Taoismo estas unuigho de diversaj superstichoj en Chinio. Ghi naskighis
en ch. 200 p.K. fine de la Orienta Han-dinastio.
Taoismo
originis en Chinio. Ghi unuigis la totemojn, diojn, prapatrojn kaj
naturan kultadon.
Ghi
prenas Laozi kiel sian kreinton, tamen la majstroverko de Laozi
ne havas enhavon de supersticho. La filozofiaj pensoj de Laozi kaj
Zhuangzi estas konsistiga parto de taoismo, tamen ili aperis pli
frue ol taoismo kaj sekve ne apartenas al religia kategorio.
La
vera kreinto de taoismo estas Zhang Daoling fine de la Orienta Han-dinastio.
En
la historia periodo Tri Regnoj (220-280) aperis religio "Kvin
dou da rizo" (dou estas mezurunuo por greno,
kiu egalas 10 litrojn). Por kuraci malsanon oni devis pagi kvin
dou da rizo. Ghi estas brancho de taoismo, tamen dekadencis poste.
Multaj
reviziis la doktrinon de taoismo kaj bonordigis antikvajn receptojn
vivlongigajn. Ech hodiau iuj kredas je taoisma vivlongigo per memkulturado.
Char pli kaj pli multe da homoj ne kredas vivlongigajn receptojn,
tial taoistoj ne estas tiel grandnombraj kiel budhistoj.
Nun
en suda Chinio taoismaj temploj estas pli multaj ol en norda Chinio.
Islamismo
Islamismo
originis de Arabio. Ghi enkondukighis en Chinion en Tang-dinastio
(618-907). Komence ghi estis predikata en nordokcidenta Chinio kaj
poste en Yunnan kaj pli poste en aliaj lokoj de Chinio. Char unue
ghi popularighis inter la huj-nacianoj, tial en Chinio ghi havas
alinomon huj-religio. Kun senchesa translokigho de hujoj islamismo
popularighis ankau en la sudo kaj nordo de Chinio.
Kristanismo
En
Tang-dinastio kristanismo nomighis jing-religio. Nun en Xi'an ankorau
konservighas shtona steleo, kiu konigas, ke jing-religio estas kristanismo
enkondukita de aliaj landoj en Chinion.
En
1600, kiam Chinio estis regata de Ming-dinastio, itala misiisto
Matteo Ricci venis en Chinion por prediki kristanismon. Komence
li predikis en Guangdong kaj poste en Nankino.
Por
predikado li amikighis al multaj chinoj kaj kune kun ili tradukis
gravajn okcidentajn verkojn matematikajn kaj filozofiajn, tial la
okcidentaj sciencoj enkondukighis kun religio en Chinion.
Post
la Opia Milito en 1840 kristanismo rapide popularighis en Chinio.
Tiam eksterlandaj misiistoj konstruigis preghejojn en Chinio. Char
tie okazis iuj filantropiaj aktivadoj, tial multe da malrichuloj
kredis je ghi kaj dank' al tio ghi popularighis en Chinio. Nun ghi
havas multe da organizoj en Chinio.
Lamaismo
En
Tang-dinastio budhismo enkondukighis en Tibeton tra Himalajo kaj
miksighis kun nigra religio, loka religio en Tibeto, kaj farighis
rugha sekto, de kiu naskighis flava sekto iom poste.
La
flava sekto de budhismo estis kreita de Congkapa en la komencaj
jaroj de Ming-dinastio (1368-1644). Li havis tri chefajn dischiplojn,
t.e. Dalai, Benchen kaj Zhebu Zundanba.
Dalai
regis en la Antaua Tibeto (regiono proksima al internaj lokoj de
Chinio), Benchen en la Posta Tibeto (proksime al Himalajo) kaj Zhebu
Zundanba sur la Mongola Altebenajho. La bonzo de la flava sekto
nomighas lamao, tial la flava sekto nomighas ankau lamaismo. Lamaoj
kredas je budhismo.
Lau
la rugha sekto la bonzoj povis edzighi, sed tiuj de la flava sekto
ne. Post Ming-dinastio la rugha sekto pli kaj pli kadukighis, dum
la flava sekto prosperighis.
Lamaismo
estas kombinajho de registaro kaj religio. Ghi gvidis religion,
registaron, armeon kaj jughejojn.
En
Tibeto multaj knaboj, atinginte difinitan aghon, devas servi en
lamaejo, samkiel knaboj devas viziti lernejon. Tial se en iu familio
estas du knaboj, unu el ili devas servi en lamaejo. Se tiu familio
havas tri knabojn, do du el ili devas servi en lamaejo. Estas malpermesite
por lamaoj edzighi, tial la tibetanoj produktighas malmulte. Kaj
krom tio la naturaj kondichoj en Tibeto estas malbonaj, tial la
loghateco estas maldensa.
En
nordokcidenta Chinio estas blanka sekto kaj bunta sekto. Ili ambau
estas branchoj de lamaismo, iom diferencaj de la flava sekto.
|