Unua-pagho>> Kulturo >> Religio

 

 

 

 


Miljara templo de china taoismo

de LI QIANG

    Taoismo estas religio, kiu originis el la antikvaj sorcho kaj magio de Qin- kaj Han-dinastioj (221 a.K. -- 220 p.K.) kaj la pensoj de Laozi kaj Zhuangzi. Ghis nun la religio dauris jam pli ol 1800 jarojn. La China Taoisma Asocio sidas en Baiyun-templo, en la sudokcidenta partado de taoisto de Pekino. La templo estas la centro de esplorado de la china taoismo kaj ritofaroj.

    La templo antaue estis Tianchang-templo konstruita antau 1200 jaroj, en Tang-dinastio (618-907). Sed en 1202 ghi estis forbruligita kaj postrestis nur shtona statuo de sidanta Taishang Laojun. La statuo estas sendifekta dank' al bona konservado kaj nun ekspoziciata en Baiyun-templo. Taishang Laojun kun longa barbo sidas kun kruroj krucitaj kaj manoj metitaj sur la genuoj. La versimila statuo estas unu el la valoregaj antikvajhoj konservataj de la taoistoj en la templo.

    La templo estis rekonstruita en 1203 kaj poste plivastigita multfoje, tiel ke ghi farighis granda konstruo. La registaro de la nova Chinio donis grandan atenton al la riparado kaj protektado de la templo. En 1956 ghi asignis tricent mil juanojn (ch. 8.3 juanoj egalas al unu usona dolaro) por grandskala riparado de la templo. Ekde 1981 oni faris al la templo tri-jaran riparadon. La nunaj haloj de la templo aspektas des pli impone kaj pompe. Ekde 1982 la templo rekomencis taoismajn ritojn. Komence de 1984 la templo estis malfermita al la vizitantoj, kaj multaj kultantoj kaj turistoj en- kaj eksterlandaj venis viziti ghin.

    La nuna abato Liu Zhiwei estas asista ghenerala sekretario de la China Taoisma Asocio. En la templo vivas tridekkelkaj taoistoj, el kiuj nur kelkaj estas maljunaj kaj la ceteraj estas junaj. Sub la direktado de Liu Zhiwei la taoistoj recitas sutrojn matene kaj vespere chiutage, faras necesajn laborojn, esploras taoismon kaj faras ritojn en chiuj gravaj festoj.

    Estas multaj taoismaj festoj. La plej solena festotago estas la 15-a de la dua monato lau la china luna kalendaro, char en tiu tago naskighis Taishang Laojun. Taoismo estas politeismo. La plej altranga el la dioj por la taoistoj estas Tashang Laojun, alinome Laozi. Laozi portis la nomon Li Er kaj la adoptan nomon Dan kaj estis filozofo de la periodo de Printempo kaj Autuno (770-476 a.K.). Li verkis "Sutro pri Virtoj". Poste la taoistoj prenis lian sutron kiel sian chefan kriterion, diigis Laozi kaj kultis lin kiel fondinton de sia religio. En tiu tago oni faras riton, ludas muzikilojn kaj recitas sutron. La rito dauras tri tagojn.

    Oni diris, ke "antau ol eniri en la templon, oni palpu la simiojn". Sur la muro de la arkpordo estas gravuritaj du malgrandaj simioj, kiuj sin kashas en la dekoracia bareliefo. Kiuj palpos ilin, tiuj felichighos. Tial la vizitantoj kutime palpas la shtonajn simiojn antau ol eniri.

    Post la pordo estas Lingguan-halo, en kiu oni kultas la dian generalon Lingguan patronantan juron. Li alte tenas shtalan vipon en la dekstra mano kaj starigas unu el la fingroj de la maldekstra. Lia rugha barbo falas ghis la brusto kaj liaj okuloj rigardas gardeme. Post tiu halo estas kvar aliaj. En la tria halo estas la statuo de Qiu Changchun, fondinto de Longmen-skolo de taoismo. Ghingis-Hhano kultis lin kiel dion. Li estris la templon kaj direktis la tutlandajn taoistojn. En 1227 li forpasis en la agho de 80 jaroj. Liaj dischiploj enterigis lin en la templo kaj konstruis por li la halon. Meze de la halo estas granda ligna pelvo plena de tuberoj. La restajhoj de Qiu Changchun estis enterigitaj sub la shtona bazo de la pelvo. La giganta tuberplena pelvo estis donacita de imperiestro Qianlong (1711-1799) de Qing-dinastio (1644-1911). Kunportante la pelvon, la taoistoj de la templo povis rekte trairi la internan pordegon Wumen de la Imperiestra Palaco por kvesti che la kortego.

    La plej malantaua halo estas duetagha. La supra etagho estas Sanqing-halo, en kiu staras tri altaj statuoj de dioj plej respektataj de la taoistoj. La fundamenta kredo de taoismo estas tao, kiu estas rigardata kiel origino de la universo. La meza dio estas Yuanshi Tianzun. Li tenas en la mano grandan globon, kiu simbolas la kaoson antau la formigho de la universo. La maldekstra estas Lingbao Tianzun, kiu tenas en la sino diskon simbolantan ekaperon de la tero kaj la chielo. La dekstra estas Daode Tianzun, t.e. Laozi. Li tenas en la mano trezoran ventumilon, kiu simbolas pratempon.

    La malsupra etagho estas Siyu-halo, en kiu staras kvar dioj. Unu el ili estas la Chiela Imperiestro. Aliaj du estas liaj asistantoj prizorgantaj la sunon, lunon, stelojn, klimaton kaj militajn aferojn de la homa mondo. La kvara estas diino prizorganta naskadon. En la okcidenta korto de la templo estas aliaj kvar haloj. En la haloj Baxian kaj Luzu estas ok statuoj de feoj, kies anekdotoj vaste cirkulas inter la china popolo.

    En Yuanjun-halo estas kvin diinoj. Antaue senchese venis piaj virinoj por preghi al la diinoj, ke la lastaj protektu ilin kontrau katastrofoj kaj donu al ili charmajn bebojn.

    En Yuanchen-halo pendas tridek pentrajhoj faritaj de kortegaj artistoj de Qing-dinastio. Sur chiu pentrajho estas du generaloj. Nun oni skulptas la statuojn de la 60 generaloj. Kredeble la halo farighos multe pli impona.

    Plej malantaue de la templo estas ghardeno kun kioskoj kaj pavilonoj, kiujn interligas koridoroj kaj klostroj. Meze de la ghardeno estas rokajhoj dense ombrataj. La kvieta medio estas bona loko por memkulturado de la taoistoj.