Unua-pagho>> Kulturo >> Religio

 

 

 

 


Ningxia, hejmloko de chinaj islamanoj

de LI QIANG

    En Chinio dek naciminoritatoj kredas je islamo. Inter ili Huj estas granda kun prospera ekonomio kaj richa kulturo.

    Fine de la 7-a jarcento nemalmultaj arabaj kaj persaj komercistoj shipe atingis la sudorientan marbordon de Chinio kaj ekloghis en Kantono, Quanzhou kaj aliaj lokoj, komercante per rinocera korno, eburo kaj perlo. La nombro de tiaj komercistoj senchese kreskis kaj ili farighis parto de huj-oj. En la 13-a jarcento la gvidanto de mongoloj Ghingis-Hhano ekspediciis okcidenten kun siaj trupoj. Kun venko en la milito, granda nombro da mez-azianoj, persoj kaj araboj devis transloghighi orienten. Ili formis la chefan konsistigan parton de la huj-oj.

    La transloghintoj plejparte estis soldatoj, metiistoj, kaptitaj virinoj kaj infanoj, kaj krome, estis ankau instruituloj, mondumanoj kaj komercistoj, kiuj memvole venis al Chinio el la lokoj de vigla trafiko inter la Oriento kaj Okcidento. Preskau chiuj soldatoj partoprenis en la milito levita de mongolaj nobeloj por konkeri la tutan Chinion kaj tial ili ekloghis en diversaj partoj de la lando. Post la milito ili, islamanoj, kun malsamaj shtataneco kaj naciecoj, kune loghis, kulturis teron kaj miksedzighis kun lokaj hanoj, ujguroj, mongoloj k.a. Dum longa tempo ili konservis originalajn morojn kaj religian kredon kaj formis iom post iom memstaran Huj-nacion.

    Nun pli ol 7.2 milionoj da huj-oj loghas en diversaj partoj de Chinio. Huj, unu el la 55 naciminoritatoj de Chinio, havas plej grandan dissemitecon. Miksloghante kun aliaj nacianoj, ili tamen havas sian propran loghlokon en la kamparo kaj urboj. Pro historia kauzo vivas multe da huj-oj en nordokcidenta Chinio, precipe en Ningxia. Triono de la 4.2 milionoj da loghantoj en Ningxia estas huj-oj. La 23-an de septembro 1958 fondighis la Ningxia-a Huj-nacia Autonoma Regiono kaj la regiona registaro plenumas sian autonomecon kadre de koncernaj difinoj de la Konstitucio de la China Popola Respubliko. En la 80-aj jaroj la Konstanta Komitato de la Popola Kongreso de la regiono, surbaze de naciaj kaj lokaj karakterizajhoj, publikigis pli ol dek kodojn, pasho post pasho perfektigis konstruadon de legha sistemo de nacia autonoma regiono kaj plenumis sian nacian autonomecon.

    Ningxia situas sur la Leusa Altebenajho, kiun trafluas la Flava Rivero. La parto de la Flava Rivero en Ningxia longas 400 kilometrojn. Ambauflanke de la rivero sternighas fekunda tero, prospere kreskas arboj kaj herboj. La loko estas nomata "lando de fishoj kaj rizo". Jam antau 200 jaroj chinoj, utiligante bonajn naturajn kondichojn, konstruis kanalojn por irigacii kampojn. La antikvaj kanaloj Qinqu, Hanqu kaj Tangqu ludas ankorau gravan rolon en irigaciado. Post kiam huj-oj fiksloghighis tie, ili kaj aliaj nacianoj konstruis centojn da kanaloj por konduki akvon el la rivero kaj irigacii kampojn. La loghantoj kondukas akvon el la Flava Rivero al la sekaj montoj, ke en la montregionoj ne plu mankas akvo por chiutaga vivo kaj agrikulturo. Ekz., antaue en la sekaj jaroj terure mankis ech trinkakvo en la montregionoj de suda Ningxia. Por shanghi la situacion, la loka registaro asignis 200 milionojn da juanoj por konstrui grandan akvokondukilon, kiu kondukas akvon el la Flava Rivero al la montaroj, tra 11 pumpstacioj kaj 152-kilometra kanalo. Nun sur la antaue dezerta tero ombras arboj, kreskas herboj kaj prosperas grenplantoj. Dank' al la Flava Rivero, suficheco da sunlumo kaj granda diferenco de temperaturo inter tago kaj nokto, la tieaj rizo kaj tritiko estas bonkvalitaj kaj fruktoj kaj melonoj miele dolchaj.

    Pro longa miksloghado kun hanoj, la nunaj huj-oj portas vestojn similajn al tiuj de hanoj. Ie en Ningxia la virinoj portas ornamtukon sur la kapo, dum la viroj kun lipharoj plejparte blankan chapon. En manghado kaj trinkado ili havas apartajn kutimojn de sia nacio. La huj-oj shatas fortan teon, bovajhon kaj shafajhon kaj neniam manghas viandojn porkan, chevalan, azenan kaj mulan kaj tiun de chia rabobesto au rabobirdo. Ili neniam manghas ankau sangon de besto kaj viandon de besto mortinta pro malsano. Vino ne estas lica che la islamanoj. Por respekti iliajn kutimojn, oni funkciigas restoraciojn ekskluzive por huj-oj en la regionoj de aliaj nacianoj.

    La huj-oj plejparte kredas je islamo. La kulturo kaj naciaj moroj estis multe influataj de la religio. En la regionoj loghataj de huj-oj estas moskeoj, kie islamanoj faras religiajn aktivadojn. Ili sin banas, kultas, predikas pri islama doktrino au okazigas riton. La moskeoj intime rilatas kun la vivo de la huj-oj. Tie imamoj benas novgeedzojn, prezidas funebran ceremonion por islamanoj, preghas por mortintoj en festo kaj direktas ceremonion de bestobuchado.

    En la Ningxia-a Huj-nacia Autonoma Regiono trovighas pli ol 2000 grandaj kaj malgrandaj moskeoj. La Granda Moskeo en Tongxin-gubernio havas historion de 400 jaroj kaj al ghi pilgrimas islamanoj de diversaj lokoj de Chinio. La moskeo Nanguan kun islama arkitektura stilo en Yinchuan, chefurbo de la autonoma regiono, estis konstruita en 1981. Ghiaj kvin verdaj kupoloj majestas, chiu kun pokalforma ornamo. Supre de la plej alta kupolo en la centro de la tegmento estas lunforma lampo, simbolo de profeto Mohamedo; kaj la malgrandaj kupoloj che la anguloj simbolas la kvar grandajn sektojn de islamo. En la teretagho de la moskeo estas banejoj por viroj kaj virinoj respektive, malgranda preghejo kaj chambroj por imamoj. En la unua etagho estas halo kun longo kaj largho respektive de 21 metroj, kiu povas enteni milon da personoj.

    La Fastochesa Festo, Korban-festo kaj Memorfesto estas tri grandaj festoj de la islamanoj. Lau difino de la Korano, en Ramadano la islamanoj devas fasti. De la sunlevigho ghis la sunsubiro la adoltaj islamanoj devas fasti kaj sin deteni de chia pasio. Oni manghas nur post la vespera krepusko. La Fastochesa Festo datighas en la 1-a de la deka manato lau la islama kalendaro. Tiutage la islamanoj, sin baninte, surhavas festajn vestojn, vizitas siajn parencojn kaj amikojn kaj reciprokas salutojn kaj bondezirojn kun ili. Chiu familio regalas gastojn per frititaj farunajhoj. En la festo oni estas tre bonvena ech en la hejmo de fremduloj. La islamanoj diservas en la moskeoj. Lau difino de la shtato, en la Fastochesa Festo la huj-oj kaj aliaj islamanoj ghuas unutagan ferion.