Unua-pagho>> Kulturo >> Religio

 

 

 

 


Sagho en kvieto

de XIANG HONG

    Pashinte en la strateton Zhenxian, mi tuj sentis drastan diferencon inter la kvieteco antau mi kaj la vigleco de trafiko post mi, sur la strato. Starante antau la rughe lakita ligna pordo de la monahhinejo Tongjiao, mi hezitis enpashi: Interne de la altaj muroj estas loko de monahhinoj, mondo tute fremda por mi, kaj mi ne estis certa, kiajn homojn mi renkontos.

    Mi ne povas forgesi la rigardon de la viro, kiun mi demandis pri la vojo. "Pro kio vi iras al tia loko? Chu vi tedighis de la laika mondo?" la viro scivoleme demandis min. Jes, publika opinio estas, ke oni monahh(in)ighas au pro granda malfelicho au pro malesperigho por la vivo. Mi timis, ke mia vizito tushos ilian vundon.

Poste mi komprenis, ke mia timo estas senbaza.

    En densa ombro min atendis abatino Sizhi kun afabla rideto. Mi miris pro shia juneco, sed shiaj gestoj estis sufiche konformaj al shia abatineco. Min ne evitis monahhinoj en griza mezlonga robo au bruna froko. Renkontante min, ili ridete salutis min kun manoj kunmetitaj antau la brusto kaj foriris per graciaj pashoj. Sur ilia vizagho mi ne vidis postsignon de malfelicho, sed trankvilecon, senhastecon kaj sanon.

    Shajne abatino Sizhi travidis mian penson. Post reciproka saluto shi komencis konigi al mi la vivon de la monahhinoj.

    Shi diris, ke lau la vidpunkto de monahh(in)oj, en chies koro estas deziro, kiu povas senlime ekspansiighi kaj estas neniam kontentigebla, tial la homa vivo estas plena de diversaj chagrenoj kaj la vojagho de la homa vivo subkonscie perdas la vojon. La monahh(in)oj kredas, ke nur la Budho ghisfunde konsciis la veron de la homa vivo, tial la monahh(in)oj memvole akceptis la veron (au darmon) por transpasi chiajn fiajn dezirojn, sin kulturi en bonfaranton kaj helpi pli da homoj strebi al bonfaro kaj fine akiri eternan vivon. Tial oni devas tiel opinii, ke ili monahh(in)ighis post sufiche longa konsidero, sed ne kiel la laikoj supozis, ke ili monahh(in)ighis pro seneliro.

    Antau la miskompreno de la laikoj, abatino Sizhi diris: "Fakte budhismo enhavas la plej grandan saghon, sed ne superstichon. La monahhoj kaj monahhinoj ne facilanime decidis vivi sen familia felicho. Forlasinte sian individuecon, ili akiris la saghon pri la vivuloj kaj la universo. Chu tio ne estas vivmaniero pli ideala kaj pli nobla? Kiam ni travivis provon dum kelke da jaroj kaj estis inicitaj per pritondo de kapharoj, nia koro estis plena de senlima ghojo! Memkulturado de mateno ghis vespero forpelis niajn chagrenojn kaj fidezirojn, kaj ni sentis solidecon kaj kvietecon en la koro. Rigardu, kiu el ni havas mienon de chagreno?"

    La kondichoj difinitaj de la budhisma disciplino por monahh(in)igho klare vidigis, ke homoj sorchitaj de malfelicho kaj implikajhoj povas akiri konsolon kaj helpon en templo, sed al ili ne estas permesate monahh(in)ighi. Monahhinigho en Tongjiao estas kondichita en kvar flankoj: unue, oni devas havi sufichan piecon; due, oni devas aghi malpli ol 25 jarojn; trie, oni devas havi klerecon de almenau supera mezlernejo; kaj kvare, oni devas esti libera de shuldo, krimo, oficista rango kaj edzeco. Budhismo opinias, ke pli junaj homoj estas relative pli puraj kontrau la polucio de la laika mondo, sekve pli facile komprenas la darmon de la Budho. Abatino Sizhi monahhinighis en la agho de 21 jaroj, sed shi ankorau bedauris, ke tiam shi jam estis multe pli agha.

    Eksonis sonorilo en la monahhinejo. Estis la 11-a, horo de tagmangho por la monahhinoj. Post tagmezo ili ne manghas. Kondukate de la abatino, mi trapasis vojon pavimitan per shtonaj platoj kaj borderitan de granat- kaj persimonarboj kaj venis al la manghejo purega. La ekstera chambro estas manghejo kaj la interna estas kuirejo. Che la enirejo staras shrankoforma klimatizilo, kiu sentigas abruptecon pro la fono kun antikva gusto. En la monahhinejo estas 40 monahhinoj. La malfortaj kaj maljunaj prenas manghon en sia chelo. Monahhinoj eniris unu post alia kaj venis al la kutima sidloko. La chambro shajnis iom malvasta. Post pregho ili ekmanghis senbrue. La mangho konsistis el rizajho, farunajho kaj kacho, kaj estis pladoj de fazeolo, toufuo, tomato, kukumo kaj kapsiko. Mi scias, ke monahh(in)oj estas multe pli puremaj ol ordinaraj homoj, tial mi estis emociita, kiam la abatino disponigis al mi sian bovlon kun surskribo "Inicite de Wutai", kiun shi akiris kiel memorajhon che sia iniciteco en la templo en Wutai-montaro, kiu estas unu el la kvar budhismaj sanktejoj en Chinio.

    Post tagmangho estas siesto. De la dua kaj duono ghis la kvina ili parkeras sutrojn kaj litanias en la preghhalo. La monahhinoj ellitighas duonon post la tria matene kaj tuj iras en la preghhalon por parkeri sutrojn. Ili rigardas sutroparkeradon kaj litanion pli gravaj ol mangho. La matena kaj vespera litanio en la preghhalo neniam chesis en la historio de la monahhinejo. En Chinio estas pli ol 200 mil monahhoj kaj monahhinoj de budhismo en la han-naciaj regionoj, tibeta budhismo (alinome lamaismo) kaj hinajano. La vivo de la monahhoj kaj tiu de la monahhinoj shajne estas malmulte diferencaj. Ili vivas sub la rigora disciplino: ne preni manghon post tagmezo, sidi pli longe ol kushi kaj diligente lerni la darmon. Tongjiao estas la unika monahhinejo en Pekino kaj famighis pro la rigoreco de la disciplino. Tiu tradicio estas heredita kaj bone observata de abatino Sizhi. Chu ne estas tro malkomforte ellitighi tiel frue kiel en duono post la tria? Pri tio la abatino opiniis, ke ju pli malfrue, des pli malkviete, kaj dum sutroparkerado kaj meditado en kvieto estas plezuro, sed ne turmento. Shi kredas, ke sagho venas el plej kvieta momento.

    Granda kvieteco regis en la korto de la monahhinejo. En agrabla ombro de granda arbo majstrino Nengben estis leganta jhurnalon. Shi aghas jam 80 jarojn, sed la audado kaj vidado kaj ankau memoro estas tre bonaj. En la juneco shi venis de la nordoriento de Chinio al privata budhisma lernejo por knabinoj en Pekino kaj pasigis jam 66 jarojn en la monahhinejo. "Kiam mi venis, chi tiu domo estis en konstruado," shi diris montrante laboriston sur la tegmento. "Li estis sendita de la Pekina Budhisma Asocio por ripari la likan tegmenton."

    Kelkaj kolomboj trankvile pashadis proksime de ni. La majstrino diris al mi, ke la kolomboj ne apartenas al la monahhinejo, sed ili shatas preni la monahhinejon kiel sian hejmon. Mi admiris la multecon de arboj en la korto, kaj shi diris, ke antaue estis pli multaj arboj, ke oni tuj povis flari agrablan aromon, enpashante en la korton. En autuno, kiam maturighas persimonoj, la monahhinoj kolektas ilin kaj donacas ilin al malsanuloj en proksima hospitalo. La monahhinejo ne estas izolita de la movoplena kvartalo, diferencaj estas nur la vivmanieroj en kaj ekster la muroj.

    Mi demandis la majstrinon, chu shi envias la viglan vivon ekster la monahhinejo, pasiginte tie pli ol 60 jarojn.

    "Ne! Chi tie estas pli bone," shi diris ekrigardante min. "Fakte vi estas malpli felichaj ol ni."