Unua-pagho>> Kulturo >> Arkeologio

 

 

 

 


Multe da historiaj objektoj elterighis en Jiuliandun

de ZUO YAN

    De la 21-a ghis la 25-a de decembro, 2002, chinaj arkeologoj faris urghan prifosadon de tombaro Jiuliandun, Hubei-provinco, kaj eltrovis 696 objektojn. Tiuj valoraj objektoj havas gravan signifon por esplori la politikon, ekonomion, arton kaj religion de Chinio antau 2300 jaroj. Tiu prifosado estas rigardata kiel unu el la gravaj arkeologiaj aferoj de Chinio en 2002.

    La tombaro de la periodo de Militantaj Regnoj (475-221 a.K.) konsistas el 9 grandaj kaj mezgrandaj tumuloj, kiuj etendighas 5 kilometrojn. Char la konstruata autovojo trapasos tiun lokon kaj malgrau ke fakuloj cerbumadis multe, ghi ne povas tute eviti la tombaron kaj fine oni decidis, ke ghi trapasos super tombo alkrochita al la Tombo n-ro 1, tial oni devigite faris la prifosadon.

    Kial oni konstruis 9 tumulojn por unu homo?

    Legendo diras, ke en la periodo de Militantaj Regnoj estis honesta kortegano. Pro sia honesteco li ofendis multe da koruptighintaj oficistoj, kiuj tre malamis lin. Pro lia honesta admono, malshatis lin ankau la regho. La koruptighintaj korteganoj, profitante de tio, kalumniis lin. De kolerego la suvereno ordonis senkapigi lin. Por kvietigi sian indignon kontrau li, la koruptighintaj korteganoj forbruligis lian kapon. Poste la suvereno konsciighis pri sia eraro kaj forte bedauris. Li do ordonis okazigi grandan funebron por la mortinto, sed oni ne trovis ties kapon. La suvereno do ordonis fari kapon el oro. Por ke shtelistoj ne povu shteli tiun oran kapon, li ordonis konstrui 9 samformajn tombojn en unu nokto.

    En la tombaro oni elterigis multege da militcharoj kun bone konservitaj radoj kaj spokoj, kaj grandajn imponajn kaj bone konservitajn kavojn de charoj kaj chevaloj. Sur la charoj klare vidighas lako. En la tomboj siatempe estis kun-enterigita viva chevalo, kaj tie oni elterigis bone konservitan chevalan skeleton.

    Fakuloj havas jenan opinion:

    La prifosado de la antikva tombaro Jiuliandun estas la plej grandskala en Huibei-provinco post 1949.

    La eltrovo de konstruaj restajhoj de tombejoj de Chu-regno estas unuafoja. Antaue oni elterigis multe da similaj konstruaj restajhoj en aliaj regnoj escepte de Chu-regno kaj la chi-foja eltrovo havas grandan signifon por esplori la sepultan sistemon de Chu-regno;

    La kavo n-ro 1 estas la plej granda el la samspecaj tombokavoj de Chu-regno. Ghi estas bone konservita. La charo n-ro 13 estis tirata de 6 chevaloj. La similan oni neniam vidis antaue. Tio havas gravan signifon por koni la veturilon en Chu-regno, strukturon de la tiamaj charoj, stiran metodon kaj charojn de aristokratoj de la regno;

    La eltrovitaj du kavoj kaj la tombo n-ro 2 estas bone konservitaj. Kvankam la tombo n-ro 1 estis prishtelita, tamen suferis malgrandan perdon. La tombo n-ro 2 havas komplete konservitajn objektojn, kiuj estas autoritataj materialoj por esplori la ritilojn uzitajn de aristokratoj de Chu-regno;

    Elterighis objektoj neniam viditaj antaue, kiaj birdo sur tigra soklo. Tie estas ankau bronza chevalo, ronda lakita kesto kun skulptajhoj kaj objektoj, kiujn oni ne scias ilian nomon kaj uzadon;

    Oni elterigis kompleton da lignaj ritiloj, kiaj krucho, barela ceramika ujo, ronda kaj kvadrata ujoj por greno, muzika instrumento kun korda postsigno, pli ol 10 anchoj.

    Krom la supre diritaj, chi-foje elterighis ankau 20 ding-oj (kuiriloj), tamen oni ankorau ne scias, kia rilato estas inter tiuj ding-oj kaj la 8-anchaj rondbushaj manghujoj.

    Muzikiloj kaj ritiloj havas gravan signifon en esplorado. La gamosonoriloj, blovinstrumentoj sheng-oj kaj se-oj, tamburoj kaj aliaj bone konservitaj muzikiloj montras la altan nivelon de la muziko de Chu-regno. Oni trovis 10 malgrandajn lamenojn de anchoj en sheng-oj. La lamenoj de anchoj, grandaj kiel melonsemo, bone konservighas, ili ludos gravan rolon por esplorado pri farado de la tiamaj muzikiloj.

    Tie estas pli ol mil bone konservitaj bambuaj slipoj kun ideogramoj. Tio estas la plej granda nombro de elterigitaj bambuaj slipoj post 2002, kiam oni elterigis grandnombrajn bambuajn slipojn en la antikva urbo Liye, Hunan-provinco. Sur la slipoj estas skribitaj nomoj kaj kvantoj de la kunentombigitaj objektoj kaj tiamaj verkoj, inkl. de astronomia, geografia, muzika kaj augura. La bambuaj slipoj estas historiaj atestiloj por malkovri erarojn en la heredataj dokumentoj kaj shtopi la literaturan blankon en la tradiciaj dokumentoj, tial ili havas grandan signifon por akademia esplorado.

    Tie elterighis granda tripieda kuirilo ding-o kun diametro de 80 cm kaj unu difektita anso. Ghi estas tiel peza, ke 8 homoj apenau movas ghin. Fakuloj diris, ke ghi estas granda ding-o, elterigita de chinaj arkeologoj en tomboj de Chu-regno, tamen ghi ne estas la plej granda ding-o, char en la tombo de You-regho de Chu-regno estis pli granda ding-o, kiu estis shtelita.

    En la okcidenta chambro de la tombo n-ro 1 oni trovis lanternon tenatan de homo. La bronza homo tenis lanternon kaj birdeton. Antau tio en Wangshan oni prifosis tombon de Chu-regno kaj trovis rajdiston sur kamelo kun lanterno en la mano kaj en Baoshan alian homon kun lanterno en la mano.

    El la tombo n-ro 2 oni trovis du kompletajn kordinstrumentojn se-oj kun bone konservitaj silkaj kordoj kaj malplenaj sonkestoj. Fakuloj diris, ke kordoj de nunaj instrumentoj estas metalaj. Ili ne scias, kiamaniere oni faris kordon el silkaj fadenoj. La eltrovitaj se-oj kun bone konservitaj silkaj kordoj estas vere mirindaj kaj havas gravan arkeologian valoron.

    El la tombo n-ro 2 oni trovis gamosonorilaron el 11 pecoj.

    Arkeologoj opinias, ke la chi-foje elterigitaj objektoj estas malmulte difektitaj, kio bone montras ilian originalan formon kaj havas gravan signifon.