Unua-pagho>> Kulturo >> Arkeologio

 

 

 

 


Gravega arkeologia eltrovo de Chinio

de XIA YU

    La 9-an de marto, 2003, inaugurighis en Pekino la Ekspozicio de Gravaj Arkeologiaj Eltrovoj en Baoji, en la 21-a Jarcento, kie eksponighis 27 bronzajhoj, faritaj en la Okcidenta Zhou-dinastio (11-a jarcento a.K. - 771 a.K.). La ekspozicio dauris unu monaton. La eksponataj trezoroj kaj 5 kamparanoj, kiuj akompane venis en Pekinon, estis laudataj de la publiko.

    La kamparanoj estas eltrovintoj de tiuj altvaloraj bronzajhoj de Meixian-gubernio, Baoji, Shaanxi-provinco. Posttagmeze de la 19-a de januaro, 2003, Wang, Zhang kaj aliaj tri kamparanoj fosis teron che la norda brikejo de Yangjia-vilagho. Unu el ili alte levis piochon, kaj kiam la piocho mallevighis, li rimarkis, ke sur la tero aperis malplenajho granda je pugno. Li kaj aliaj terfosantoj rigardis tra la truo kaj vidis, ke tie kushas 4 grandaj tripiedoj ding-oj.

    Konsciante, ke ili trovis en la truo antikvajn bronzajhojn, ili serioze gardis la lokon kaj sendis raporti al arkeologia departemento de la registaro.

    Je la oka horo vespere, estro de la Buroo de Historiaj Objektoj de Baoji, estro de la urba arkeologia tachmento kaj koncernaj personoj de la gubernio venis al la loko kaj faris senprokrastan prifosadon. La objektoj kushis en kelo je pli ol 10 metroj sub la tersurfaco. Oni tie eltrovis entute 27 historiajn objektojn, chiuj estas bronzaj, el kiuj estas 12 ding-oj, 9 kuiriloj kaj 2 kruchoj, kaj la plej granda el ili estas ding-o 58 cm alta kun busho 45 cm largha.

    La prifosado finighis je la 11-a horo nokte kaj la eltrovitaj objektoj estis eskortitaj de policanoj al gubernia tenejo.

    Yangjia-vilagho de Meixian-gubernio trovighas che la norda bordo de Weihe-rivero. En la antikveco ghi apartenis al la origina regiono de la Okcidenta Zhou-dinastio. Depost la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento tie elterighis plurfoje bronzajhoj.

    Post kelkaj tagoj historiaj kaj arkeologiaj fakuloj flugis de Pekino al Baoji kaj vidis kompleton da bronzajhoj: ritiloj, vinujoj, akvujoj kaj kuiriloj. Ili chiuj estas belaspektaj, delikate faritaj kun belaj desegnoj kaj longaj epigrafajhoj.

    Fama china historiisto Li Xueqin diris, ke la chi-foja eltrovo havas tri rekordojn, unue la epigrafoj estas longaj kaj grandnombraj. Oni taksis, ke sur la 27 bronzajhoj estas entute 2100 gravuritaj ideogramoj. Char sur chiuj bronzajhoj trovighas epigrafo, tio estis nekonata de la chinaj fakuloj antaue. Due, el la chi-foje eltrovitaj objektoj estas pli ol 20 normaj objektoj. Ankau tion oni ne sciis antaue. Kaj trie, sur chiuj objektoj estas desegnoj kaj bildoj. Chio chi estas gravega en la arkeologia historio kaj esplorado de la china historio.

    La elterigitaj bronzajhoj en Meixian-gubernio faris sensacion en la arkeologia rondo de Chinio, kiu rigardas ghin kiel la plej gravan arkeologian eltrovon.

    Oni planas organizi novan arkeologian grupon por fari dauran prifosadon en la vilagho Yangjia.