Stepo
de Interna Mongolio estas unu el la luliloj de la antikva china
civilizacio. La tieaj elterigitaj objektoj montras, ke tie estas
kompleta registro de la homa historio.
Lulilo
de la draka kulturo
La
chinoj nomas sin posteuloj de la drako kaj jam de longe ili havas
la kutimon kulti la drakon. Sur la stepo de Interna Mongolio chie
troveblas historiaj objektoj kun bildo de drako. Pro la gravaj arkeologiaj
eltrovoj oni nomas la stepon lulilo de drako.
La
plurfoja elterigho de drakformaj jadajhoj montras, ke la hejmloko
de la chinaj drakoj estis en Interna Mongolio. Arkeologoj tie trovis
multe da objektoj kun draka kulturo. Inter ili la plej grava estas
granda jada drako, kiun arkeologoj nomas la unua drako de Chinio.
Ghi estas malhelverda C-forma skulptajho, farita antau 5 mil jaroj.
Multe
da eksterlandanoj rigardas la Grandan Muron longa drako en nordo
de Chinio. Sur la vasta stepo de Interna Mongolio la konservita
parto de la Granda Muro estas plej longa kaj plej maljuna en Chinio.
Hejmloko
de dinosauroj
Arkeologoj
trovis sur la stepo de Interna Mongolio multe da dinosauraj fosilioj.
Interna
Mongolio estas regiono, kie elterighis plej multe da dinosauraj
fosilioj, kaj tiuj de la malfrua kretacea epoko estas valoregaj
en arkeologio.
En
1985 en alkala minejo sur la stepo oni elterigis fosilion de dinosauro
Qagannur, vivinta antau 120 milionoj da jaroj. Tio estas la plej
granda dinosaura skeleto nun en Azio kaj ghi eksponighas en la Muzeo
de Interna Mongolio.
Dinosauroj
vivis 160 milionojn da jaroj sur la tero kaj poste aerolita pluvado
detruis la fotosintezon de vegetaloj, kaj sur la tero la vegetaloj
grandnombre malaperis. Pro manko de nutrajhoj la grandaj dinosauroj
pereis. La dinosaura fosilio sur la stepo de Interna Mongolio estas
tre valora por nia esplorado pri la tiama dinosaura regno.
Origino de
la homa civilizacio
Arkeologia
esplorado montras, ke Interna Mongolio estas lulilo de la civilizacio
de la stepo kaj unu el la originoj de la antikvaj aziaj homoj. La
civilizacio komencighis en paleolitiko.
En
la chefurbo de Interna Mongolio oni trovis kulturan ruinon, metiejon
de shtonhakado de antikvaj homoj antau 700 mil jaroj.
Arkeologoj
trovis ankau, ke Interna Mongolio estis unu el la lokoj, kie aperis
primitiva agrikultura civilizacio. Tie estas kultura ruino de 8
mil jaroj, kaj tie elterighis grandaj shtonaj shpatoj, ceramikajhoj
kaj jadaj ornamajhoj, kiuj montras, ke milojn da jaroj antau la
skriblingva historio de Chinio la primitivaj triboj jam havis agrikulturan
kulturon kaj religian kredon. Tiuj spuroj de antikva civilizacio
trovighas ne nur en Interna Mongolio, sed ankau en nordoriento de
Chinio.
La
rokmuraj bildoj sur la montoj Yinshan kaj Helanshan estas grandnombraj
kaj altvaloraj. Ili havas gravan lokon en la monda historio de antikvaj
rokmuraj bildoj. Tiuj artajhoj chizitaj sur rokoj montras la laboron,
kultadon, chasadon, bataladon, brutobredadon kaj chiutagan vivon
de la tieaj loghantoj kaj ankau la historion de la primitivaj loghantoj
sur la stepo.
Rilataj artikoloj:
Koncize
pri la Stepo de Interna Mongolio
|