Lastatempe
arkeologoj de la Autonoma Regiono de Interna Mongolio de Chinio
malfermis chefcherkon de Liao-dinastio (916-1125).
La cherko havas supran kaj malsupran partojn. Ene chio tenas la
antauan staton, nur kun iomete da koroda akvo. La mortinto en la
cherko estas kovrita de teksajho, tamen pro tro longa tempo estas
malfacile ghin apartigi. Nun oni povas vidi la kapornamajhon, kolieron,
nigrajn rombajn bidojn, agatajn kaj orfadenajn globetojn kiel kunentombigitajhojn.
Lau tiuj kaj longa harplektajho de la mortinto arkeologoj konstatis,
ke la mortinto estas virino, tamen chio alia
devas esti plu esplorata.
En marto de 2003 oni trovis la cherkon plurkolore farbitan en rara
tombejo en Liao-dinastio en Tuerji-monto de la Autonoma Regiono
de Interna Mongolio. Post 2-monata fosado elterighis cent raraj
objektoj. La malfermo de la cherko kaj plua prifosado helpos esploron
pri la socia vivo, moroj kaj kutimoj, vestoj, arto kaj sepulto de
Liao-dinastio.
|