|  
                
                
               
                   Lastatempe 
              en tombo de Chang'an-ruino de Xi'an de Shaanxi-provinco chinaj arkeologoj 
              trovis 26 kilogramojn da rizvino. Ghi estis farita en la Okcidenta 
              Han-dinastio (206 a.K. -25 p.K.), tamen ankorau bonodoras. Nun rilata 
              departemento ekzamenas ghian ingrediencon. 
                La 
              tombo, kie oni trovis la vinon, estis malkovrita en marto de 2003. 
              En la tombo oni trovis multe da kontrauhumidaj braghoj, kaj en flanka 
              chambro 17 bronzajhojn, 5 fajencajn potojn, 1 kranion kaj 101 jadajn 
              pecojn. 
                Chinio 
              havas longan historion de vinfarado. La rizvino chi-foje elterigita 
              estas plej bone konservita kaj plej multkvanta en la historio, kio 
              ne nur prezentas nobelecon de la mortinto, sed ankau montras, ke 
              la vinfara teknologio de Chinio jam maturighis antau 2000 jaroj. 
              La rizvino estas grava por esplori la historion de la Okcidenta 
              Han-dinastio, anktivan vinfaradon kaj vinkulturon.  
              
              
             |