Lastatempe
la China Akademio de Sciencoj kaj la pekina registaro kune okazigis
gazetaran konferencon por informi, ke oni trovis novajn fosiliojn
de prahomo che Zhoukoudian de Pekino.
La
fosilioj estis elfositaj en Tianyuan-kaverno najbare de Zhoukoudian
kaj havas historion de pli ol 20 mil jaroj. Tianyuan-kaverno estas
nova ejo de fosilioj de prahomo£¬trovita post la fondigho
de la China Popola Respubliko en 1949. La fosilioj nove elfositaj
estas tiuj de malsupra makzelo, klaviklo, humero, femuralo kaj aliaj
ostoj, sed plejparto de ili estas rompitaj. Nun oni ekkonis 26 specojn
da fosilioj de mamuloj inkl. de cervo kaj histriko.
Tianyuan-kaverno
kaj rilataj restajhoj prezentas gravajn materialojn por esplori
antikvan medion de Zhoukoudian kaj ech de norda Chinio kaj evoluon
de la moderna homaro en orienta Azio.
|