Maje
de 2003 en Zigui-gubernio de Hubei-provinco, Chinio, arkeologoj
prifosis cherkojn pendigitajn che klifoj de Bingshubaojian-gorgho.
Lastatempe ili plu esploris la enhavon de la cherkoj.
La cherkoj pendas sur la klifoj ekde la periodo de Militantaj Regnoj
(475-221 a.K.). En la cherkoj oni trovis rarajn objektojn de Ba-nacio,
ekz. lanco, spado, gravurilo, chizilo kaj lavujo el bronzo, kaj
ornamajhon de spado, juvelon, vest-rubandon el desegnita katuno,
tukon, sagon kaj arkon. El la eltrovajhoj la plej valoraj estas
la bambua sago kaj arko de Ba-nacio en la cherko n-ro 3. La kapo
kaj vosto de la sago estas lakitaj kaj chirkauvolvitaj per silkaj
fadenoj kaj la arko lakitaj kaj kolore desegnitaj. La malkovro estas
tre malofta en la arkeologia historio de Chinio.
|