Lastatempe
oni trovis en Qionglai de Sichuan-provinco de Chinio ruinon de strato
de Han- kaj Tang-dinastioj. Tio multe helpos esploradon pri la du
dinastioj.
La
areo de la prifosata loko jam atingis 2000 kvadratajn metrojn. Tie
oni trovis stratojn de Han- kaj Tang-dinastioj, akvodrenajn kanalojn,
ruinojn de 9 popolaj loghejoj kaj pli ol 40 cindrajn kavojn rilatajn
al la vivo de la loghantoj. Lau historiaj notoj la stratoj en Han-dinastio
larghis 5 metrojn kaj ambauflanke estis akvodrenaj kanaloj. En Tang-dinastio
la stratoj larghis 6 metrojn. La akvodrenaj kanaloj estis pavimitaj
per brikoj. Akvodisfluigiloj kaj defluigaj fosajhoj sin ligis kun
la kanaloj.
|