La
ruino Translaga Ponto situas en la samnoma vilagho sudokcidente
de Xiaoshan, Zhejiang-provinco. En la antikveco la ponto rajdis
inter la supra kaj malsupra partoj de lago. La lago formighis en
Song-dinastio (960-1279). Pro longtempa sedimentado de sapropelio
en la fundo de la lago, la ruino estis kovrita de terajhoj kun dikeco
de 3-4 m. Dank' al tio, la historiaj objektoj elterigitaj che la
ruino komplete estis en tre bona stato.
En 1990, 2001 kaj 2002 la ruino estis trifoje prifosita kaj tie
elterighis centoj da historiaj objektoj fajencaj, jadaj, lignaj,
ostaj kaj shtonaj. En fajencaj ujoj estis rizo. Fakuloj asertis,
ke la rizo estis kulturita. Che la ruino oni malkovris 11 kulturajn
tavolojn kaj ruinojn de domoj kaj aliaj konstruajhoj.
Lau
scienca esploro pri elfosajhoj kaj trunkoringoj de arboj, arkeologoj
asertis, ke la menciita ruino havas historion de 8000 jaroj. Tio
estas grava arkeologia eltrovo de neolitiko. En 2001, la ruino Translaga
Ponto estis enlistigita kiel unu el la dek novaj arkeologiaj eltrovoj
de Chinio.
Menciindas,
ke en la triafoja prifosado arkelogoj elterigis preskau kompletan
pirogon, kies kapo rigardas al nordoriento kaj kies vosto al sudokcidento.
Ghi longas je 5.6 m, larghas je 53 cm kaj profundas je 20 cm. Ambaughiaj
randoj estis iom difektitaj. Apud ghi estis kelkaj lignaj fostoj
kaj remiloj kaj peco da pajla plektajho.
Sur la kava surfaco de la pirogo estas postsignoj de ligno-apogado
kaj sur
ghia korpo evidentas vertikalaj postsignoj de prilaborado. Fakuloj
asertis, ke prauloj faris la pirogon per shtona adzo.
Lau tio, ke la pirogo elterighis el la naua kultura tavolo, arkeologoj
konstatis, ke ghi aghas 8000-7000 jarojn.
Por bone konservi ghin, oni konstruis gigantan domon en la prifosejo
kaj serioze traktis ghin per speciala kemiajho.
|