Unua-pagho>> Kulturo >> Arkeologio

 

 

 

 


Dek gravaj arkeologiaj fruktoj de
Chinio en 2003 publikigitaj

    La 11-an de aprilo 2004 publikighis la rezulto de prijugho pri la 10 gravaj arkeologiaj fruktoj de Chinio en 2003. La prijugho estis gvidata de la China Shtata Administracio de Historiaj Restajhoj kaj prizorgata de la China Arkeologia Instituto kaj redakcio de la gazeto "Chinaj Historiaj Restajhoj". Inter tiuj 10 gravaj restajhoj estas neolitika restajho en Niuheliang, Lingyuan, Liaoning-provinco, kortega porcelanajha bakujo de Ming- kaj Qing-dinastioj en Zhushan, Jingdezhen de Jiangxi-provinco.

    En la lastaj jaroj helpate de la lokaj registaroj arkeologiaj departementoj faris multe da prifosado che konstruejoj de gravaj projektoj, lau akademiaj temoj faris sciencan projektadon kaj akiris rimarkindajn sukcesojn. Statistiko montras, ke en 2002-2003 la Shtata Administracio de Historiaj Restajhoj aprobis 1100 arkeologiajn prifosajn projektojn, el kiuj 80% estas che fundamentaj konstruejoj. La arkeologoj aktivadis sur konstruejoj de la akvokonservejo che la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero, de Xiaolangdi-akvokonservejo de la Flava Rivero kaj de la Qinghai-Tibeta Fervojo.