Nun
chinaj fakuloj faras arkeologian prifosadon de la Mauzoleo de la
Unua Imperiestro de Qin-dinastio per sinteza geofizika sonda tekniko.
Tio estas la plej altteknologia subtera arkeologia esplorado en
Chinio, al kiu la registaro investis plej multe da mono en la historio
de prifosado de la mauzoleo.
Respondeculo
de la geoesplora buroo de Chinio diris, ke chi-foje oni uzas plej
avangardajn ekipajhojn en la sondado, kio tre utilas al la laboro.
Oni nun sondas chefe per telesensa kaj geofizik-kemia sonda teknikoj.
La
fakuloj faros plenan sondadon al la regiono de la Mauzoleo de la
Unua Imperiestro de Qin-dinastio, kiu areas 56.25 kvadratajn kilometrojn,
kaj la sondado finighos septembre de 2003.
La
nomita mauzoleo estas la plej grandioza kaj impona el la imperiestraj
mauzoleoj. Nun ankorau estas enigmo pri la ghusta situo, grandeco
kaj profundo de la subtera palaco de la mauzoleo.
|