Usona
revuo "Sciencoj" eldonita la 15-an de marto, 2002, publikigis
disertajhon verkitan de Wang Yuanqing kaj lia usona kolego. Wang
estas oficisto de la Instituto de Paleontologiaj Vertebruloj kaj
Antropologio sub la China Akademio de Sciencoj. La du sciencistoj
publikigis novan tezon, ke chevaloj, kaproj, shafoj, cervoj, rinoceroj,
hipopotamoj kaj iuj aliaj modernaj mamuloj originis en Azio kaj
poste migris al Norda Ameriko au Europo.
Iuj
opiniis, ke antau 55 milionoj da jaroj (fine de paleoceno kaj komence
de eoceno) la klimato sur la tero spertis mallongan, tamen abruptan
varmighon. La abrupta shanghigho de klimato multe influis la terajn
vivajn estajhojn: pereis multe da animaloj kaj aperis iuj novaj
animaloj.
Antau
tio sciencistoj jam trovis iujn stratumojn en Europo kaj Norda Ameriko
kun atesto de la abrupta shanghigho de la tera klimato kaj animalaj
specoj, tamen en Azio oni ne trovis similan stratumon. Sciencistoj
chinaj kaj usonaj faris analizon pri mamulaj fosilioj trovitaj en
Hengyang-baseno de Hunan-provinco, Chinio, kaj sendimenta grundo,
entenanta tiujn fosiliojn, kaj konkludis, ke la animaloj kaj grundo
ekzistis inter paleoceno kaj eoceno.
S-ino
Ding Suyin, china fakulo de la Shtata Universitato de Louisiana,
diris al jhurnalisto, ke tio estas la unua stratumo, entenanta signo
de paleoceno kaj eoceno. Shi diris ankau, ke tiu malkovro ebligis
la komparon de la aziaj stratumo kaj fosilioj kun tiuj de Europo
kaj Norda Ameriko. La rezulto montris, ke la abrupta klimata shanghigho
siatempe influis ankau la azian klimaton, kaj donis novan konkludon
pri la origino kaj migrado de la tiamaj animaloj.
La
rezulto de esplorado de la sciencistoj chinaj kaj usonaj ne nur
certigis, ke la antikvaj karnovoraj mamuloj unue aperis en Azio
kaj poste migris en Nordan Amerikon, sed ankau donis novan ateston
pri tio, ke ankau iuj parhufuloj, unuhufuloj kaj primatoj originis
en Azio.
Oni
analizis, ke kauze de la klimata varmigho de la tuta mondo en la
fino de paleoceno kaj komenco de eoceno tiuj fruperiodaj mamuloj
migris de Azio en Nordan Amerikon tra Beringa Markolo kaj de Norda
Ameriko en Europon. Oni tamen diris, ke tio estas nur supozo, sed
por fari konkludon oni devas fari pluan esploradon.
|