|  
                    En 
              Zhelai-vilagho de Yongchang-gubernio, Gansu-provinco, che Qilian-monto 
              en la okcidenta parto de Chinio vivas altstaturaj homoj kun malhelrugha 
              hauto, alta nazo, profundaj okulkavoj kaj krispaj haroj. Kvankam 
              ili parolas han-lingvon kaj lau nacieco apartenas al hanoj, tamen 
              ili havas evidentajn trajtojn de europanoj. Ili neniam vidis europanojn, 
              tamen shatas kukon, similan al pizzao kaj plezurigas sin per toreo 
              en festoj. Ili enterigas la mortinton kun ties kapo direktita chiam 
              okcidenten, t.e. al Romanio. 
               
                En 
              historiaj notoj legighas, ke en la jaro 54 a.K. la potenca Romanio 
              sendis 40 mil militistojn al la nuna Irano. La komandoro estis Marcus 
              Licinius Crassus. Tie ili okupis vastan teron kaj forrabis multe 
              da valorajhoj. Post unu jaro, kiam tiu armeo direktis sin antauen, 
              ghi falis en sieghon de la malamikoj kaj estis frakasita. Kiam la 
              venkita armeo retirighis al Armenio, ghi refoje dronis en siegho 
              de persoj. Post akra batalo la romaniaj militistoj plejparte estis 
              mortigitaj kaj nur la unua filo de Crassus kun la unua korpuso el 
              6000 militistoj sub sia gvido trarompis la sieghon, dum Crassus 
              mem estis kaptita kaj mortigita de la malamikoj. Post kelkaj jaroj 
              Romanio faris aliajn militojn kontrau Irano kaj fine subskribis 
              pacan traktaton, lau kiu ili devis reciproki la militkaptitojn. 
              Nur tiam Romanio trovis, ke komplete perdighis ghia unua korpuso, 
              kio farighis enigmo en la historio de Romanio kaj kaprompis la okcidentajn 
              historiistojn dum longaj jaroj. 
               
                Kiun 
              rilaton havas la supre menciitaj europaneskaj homoj en la china 
              provinco Gansu kun la koncerna noto en la romania historio? China 
              profesoro Guan Yiquan faris tiun demandon kaj solvis ghin. 
               
                Guan 
              sin okupas pri esploro pri la historio de Mez-Azio kaj orienten-translokigho 
              de Romanio. Komparante la historion de Chinio kun tiu de Romanio, 
              li hazarde trovis, ke la subita perdigho de la romania korpuso antau 
              2 mil jaroj okazis en la sama tempo kun naskigho de la gubernio 
              Ligegan. Siatempe chinoj nomis Romanion Ligegan, sed kiun rilaton 
              ili havas inter si? 
               
                En 
              sia esplorado Guan trovis, ke antau 2 mil jaroj la romania korpuso, 
              kiu trarompis la sieghon, faris plurajn batalojn kaj finfine ghiaj 
              mil militistoj estis kaptitaj de la china armeo kaj estis kondukitaj 
              en la okcidentan parton de la Okcidenta Han-imperio. Guan trovis 
              la koncernan noton en la historia dokumentaro "Biografio de 
              Chen Tang el Historio de Han-dinastio": ...En 36 a.K. generaloj 
              de Han-dinastio Gan kaj Chen kun 40 mil militistoj atakis la hunojn. 
              En la batalo ili trovis, ke inter la hunaj militistoj estas stranga 
              dungita trupo el pli ol cent militistoj, kiuj defendas teran urbon, 
              ekster kiu estas plurtavola ligna urbomuro... Ghia ataka maniero 
              kaj defenda metodo per plurtavola ligna urbomuro estis destinita 
              por la antikvaj romanoj. De tio ni scias, ke tiu dungita trupo certe 
              estis parto de la perdighinta romania korpuso. 
               
                Siatempe 
              la generaloj Gan kaj Chen gvidis tiujn militkaptitojn en la okcidentan 
              parton de Chinio kaj ordonis ilin fiksloghighi en la loko, kiun 
              oni poste nomis Ligegan kaj konstruis urbeton. Per landnomo oni 
              nomis gubernion, kies kauzo estis nur unu, t.e. tie loghas romanoj. 
               
                Kie 
              situas Ligegan? Historiistoj opiniis, ke ghi situas en la Koridora 
              Regiono okcidente de la Flava Rivero, sed ili ne sciis ghian precizan 
              sidejon. 
               
                En 
              1996 Guan kaj lia filo Guan Heng faris detalan esploron pri 70 antikvaj 
              urboj en Gobio. Ili trovis ne nur la spurojn de la tiamaj romanoj, 
              sed ankau iliajn loghejojn en la gubernio Yongchang de Gansu-provinco. 
               
                La 
              patro kaj filo trovis ruinon de antikva urbo che la piedo de Qilian-monto. 
              Ili malkovris tie antikvan tombon, kie estis kelke da blondaj haroj 
              ankorau ne eroziitaj kaj peco da rugha butono. 
               
                Arkeologoj 
              konstatis, ke la tombomastro estas europano. Kamparanoj trovis tie 
              ankau objektojn por defendado de la urbo kun plurtavola muro kaj 
              chapo kun ideogramoj signifantaj obeon al la kortego. La elterigitaj 
              objektoj atestas, ke la antikva kastelo Zhelai estas restajho de 
              Yongchang, serchata de Guan kaj lia filo multajn jarojn kaj ankau 
              loghloko de la romaniaj kaptitoj. 
               
                La 
              patro kaj filo faris atenteman esploron pri la tieaj moroj kaj precipe 
              pri toreado kaj manghado kun europanaj trajtoj. Ili venis al la 
              konkludo, ke la tieaj vilaghanoj estas posteuloj de la romaniaj 
              militkaptitoj kaj en la historia evoluo de miloj da jaroj ili estis 
              multe influitaj de hanoj kaj geedzighis al ili. 
               
                Guan 
              Yiquan malsanighis dum la verkado pri romaniaj militkaptitoj. Julie 
              de 1998 li mortis, postlasante siajn manuskriptojn el 380 mil ideogramoj. 
              Lia filo Guan Heng daurigis la verkadon kaj fine plenumis la verkon 
              el 420 mil ideogramoj. Ilia verko estis titolita "Homoj de 
              Ligegan". 
               
                Zhelai-vilagho 
              altiris al si pli kaj pli multe da vizitantoj. Antau nelonge fakuloj 
              de la Paleoantropologia Instituto sub la China Akademio de Sciencoj 
              faris analizon de DNA al 300 homoj kaj konstatis, ke la tieaj vilaghanoj 
              havas sangrilaton kun europanoj.  
             
                
             
           |