Qinghai
situas sur altebenajho de okcidenta Chinio. Ghi estas provinco kun
malalte disvolvighantaj kulturo kaj ekonomio. Chinaj arkeologoj
tamen trovis post longa prifosado kaj studo, ke ghi estas longhistoria,
kun abundo da kulturaj richajhoj.
Jam
en paleolitiko (t.e. antau 10-100 mil jaroj) tie aktivadis homoj.
Arkeologoj trovis restajhojn de tiuj antikvuloj che Tuotuo-rivero
kaj Kekexili proksime de Tanggula-montaro kaj Xiaochaidan-lago en
Qaidam-baseno, shtonajn hakilojn, batilojn k.a. Ili supozis, ke
almenau antau 30 mil jaroj homoj komencis ekspluati la lokon en
malbona natura medio.
Poste
oni prifosis la restajhojn en Liuwan de Ledu, Datonghouzihe kaj
Lajia de Minhe, kie estas amaso da historiaj objektoj kaj tomboj
de neolitiko kaj bronza epoko. Oni kun admiro aprezas la abundon
da antauhistoria kulturo de la loko.
Respondeculo
de la Arkeologia Instituto de Qinghai-provinco konigis, ke tie estas
bone konservitaj historiaj objektoj de peleolitiko, neolitiko kaj
bronza epoko. La abundo da prahistoriaj objektoj trovighas en vasta
regiono de orienta Qinghai. Ghis la fino de 2001 tie oni trovis
4300 lokojn kun historiaj objektoj, kaj en muzeoj de la provinco
estas konservataj pli ol 200 mil objektoj, el kiuj du trionoj estas
neolitikaj kaj bronz-epokaj. Ili havas gravan signifon por studi
dislokighon de la antikvaj triboj, ilian civilizacian evoluon kaj
interrilatojn de diversaj kulturaj tipoj.
La
delikataj koloraj ceramikajhoj elterigitaj en la loko estas tre
admirindaj. Arkeologoj opinias, ke jam en neolitiko la ceramika
produktado estis sufiche evoluinta kaj eble estis projektistoj adekvataj
al hodiauaj belartistoj. Tiam la kulturo prosperis sur la altebenajho.
La elterigitaj ceramikajhoj faritaj en la sama periodo estas malpli
bonaj ol tiuj en Qinghai kaj kvante kaj kvalite.
En
2000 la eltrovo kaj prifosado de Lajia-ruino faris la arkeologion
de Qinghai multe atentata de la tuta Chinio. Tiam elterighis valoraj
objektoj kun klaraj historiaj trajtoj, kiuj montris postsignojn
de antauhistoria katastrofo kaj pro tio Lajia-ruino estis rigardata
kiel la plej grava arkeologia eltrovo en la sama jaro. Post 2-jara
prifosado oni trovis tie kamenon, placon, jadajhojn kaj multe da
aliaj restajhoj. Ili estas tre valoraj por studi la vivmedion kaj
kulturan evoluon de la loghantoj en nordokcidenta Chinio kaj esplori
la civilizan evoluon de la prahistoria periodo de la loko.
|