|  
                    Aprile 
              de 2002 chinaj arkeologoj trovis en regiono okcidente de Liaohe-rivero, 
              nordoriento de Chinio, fosilion de shenzhouraptoro (Shenzhouraptor 
              sinensis), flugpova dinosauro. Tio refoje konfirmis la hipotezon, 
              ke birdoj devenis de malgrandaj karnovoraj dinosauroj. 
                La 
              deveno de birdoj estas unu el la gravaj sciencaj temoj atentataj 
              de tutmondaj sciencistoj. Internacie iuj opinias, ke birdoj devenis 
              de karnovoraj kvarpiedaj dinosauroj, kaj aliaj hipotezas, ke ili 
              devenis ne de dinosauroj. Dum longa tempo la antaua hipotezo estis 
              nekredata de multaj sciencistoj. 
                En 
              la 90-aj jaroj de la 20-a jc. en Beipiao okcidente de Liaohe-rivero 
              oni trovis fosilion de plumhava dinosauro, la unuan en la mondo, 
              t.e. saurobirdo, kies trovigho tre utilis al la hipotezo ke birdoj 
              devenis de kvarpiedaj dinosauroj. En 1997 doktoro Ji Qiang de la 
              China Akademio de Geologiaj Sciencoj trovis fosilion de alia plumhava 
              dinosauro, t.e. primitiva arkeopterigo, kies vostaj plumoj konformas 
              al la nocio de la hodiauaj birdaj plumoj. En 1998 Ji Qiang trovis 
              en la sama loko fosilion de la tria plumhava dinosauro. Tiuj novaj 
              trovoj faris sensacion internacie. Brita kaj usona revuoj publikigis 
              disertacion de Ji Qiang. 
                Dank' 
              al la eltrovoj kaj esploroj de chinaj arkeologoj, en internacia 
              simpozio pri origino de birdoj en Yale, 1999, granda parto de la 
              500 cheestantaj sciencistoj aprobis la opinion, ke birdoj devenis 
              de malgrandaj karnovoraj dinosauroj. Ili konkludis, ke la eltrovo 
              de raraj fosilioj de chinaj saurobirdoj en la regiono okcidente 
              de Liaohe-rivero estas unu el la plej gravaj sciencaj eltrovoj en 
              la 20-a jarcento kaj tio estas la plej grava afero de post kiam 
              Darvino publikigis evoluismon en la internacia kampo pri evoluo 
              de la vivo. 
              
           |