Unua-pagho>> Kulturo >> Arkeologio

 

 

 

 


Por savi historiajn restajhojn che la akvomastruma konstruejo de la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero

    La akvomastruma konstruado de la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero, Chinio, komencighis la 14-an de decembro, 1994. Lau la plano ghi plenumighos en 2009, kiam la akvokonservejo kovros areon de 1080 kvadrataj kilometroj kaj koncernos 600-kilometran parton de Yangzi. 22 urbetoj, urbaj distriktoj kaj gubernioj de Chongqing, Sichuan kaj Hubei estos superakvitaj au influitaj. En la superakvotaj lokoj estas grandnombraj valoraj historiaj restajhoj. Kiamaniere oni konservos ilin, tio estas multe atentata de la tuta socio.

   Nun du trionoj da kvalifikitaj arkeologiaj establoj kaj mil arkeologoj energie laboras en la loko che la Akvokonservejo de la Tri Gorghoj. De 2003 la tiea akvonivelo altos 135 metrojn, tial grandskala laboro por savi historiajn restajhojn nun eniris en la shlosilan tempon.

   La riveroj estas luliloj de la homa civilizacio. Kiel unu el la luliloj de la china nacio, la loko che la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero havas multe da historiaj restajhoj, antikvaj tomboj, valoraj historiaj restajhoj kaj raraj paleontologiaj fosilioj en la longa historia periodo de paleolitiko ghis Qing-dinastio (1644-1911). Oni povas diri, ke tie konservighas historio de Chinio, same valora kiel tiu en la baseno de la Flava Rivero.

    Jam en la komenco de la akvomastruma konstruado che la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero la Arkeologia Buroo de Chinio organizis grupon por protekti la historiajn restajhojn che la konstruejo, fondis specialan fonduson kaj ellaboris specialajn protektajn projektojn. Krom tio oni elspezis 500 milionojn da juanoj por konstrui la Muzeon de la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero en Chongqing.

Transloko de historiaj restajhoj

    En la loko che la akvomastruma konstruejo estas multaj historiaj restajhoj, kiaj temploj, popolaj loghdomoj, arkadoj, pontoj, putoj, kornicaj vojoj kaj shtonaj skulptajhoj. Koncernaj departementoj jam faris efikajn rimedojn por ilin protekti kaj transloki.

    Dachang-distrikto de la urbo Chongqing estas miniatura antikva urbo. Ghi postvivis grandajn eventojn en la pasintaj 1700 jaroj kaj estas unika bone konservita antikva urbo. Post ripetada diskuto arkeologoj faris grandan planon: transloki ghin en la originala formo. Oni malkonstruos la tieajn loghdomojn, faros markon sur chiu briko, tegolo kaj trabo kaj transportos ilin en la lokon je 5 km fore por fari tie restauron. Kompreneble estas iuj restajhoj, kies brikoj, tegoloj au traboj estis difektitaj, oni do anstatauigos ilin per imitajhoj kaj samtempe faros konvenan traktadon por ke ili estu imunaj kontrau insekto, korodo, shimo kaj fajro.

   Post finkonstruigho de la barajho de la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero, la akvonivelo multe levighos kaj multaj vilaghoj estos superakvitaj, tial miliono da loghantoj devas transloghighi aliloken, dume 224 valoraj antikvaj konstruajhoj en la superakvotaj lokoj estos efike protektataj. Post transloghigho de Dachang, oni translokos tien ankau parton da loghantoj por konservi la tieajn popolajn morojn kaj vivkutimojn.

    Krom transloko de la antikva urbeto oni ankau elektis novan lokon por multe da antikvaj temploj kun granda valoro lau la vidpunktoj historia, scienca kaj kultura. Oni transplantos ankau iujn antikvajn arbojn.

    Oni faros kopiojn kaj fotojn por multe da steleoj kaj shtonaj skulptajhoj en la loko au denove faros skulptajhojn sur rokmuroj au movos ilin en muzeon.

Por kiel eble plej multe redukti la damaghon

    En la venonta jaro oni enlasos akvon internen de la barajho, tial la tempo estas urgha por protektado de la historiaj restajhoj en la loko. Tie oni vidis multe da rughaj linioj por montri la akvonivelon, markon de superakvotaj historiaj restajhoj kaj tabulon por montri la daton de la superakvado.

    Se lau la ordinara labormaniero oni uzos almenau 50 jarojn por plenumi la taskon savi kaj protekti la historiajn restajhojn che la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero, sed fakte restos nur 10 jaroj. Malgrau tio fakuloj estas fidoplenaj pri tio. Ili diris, ke ili faros chion eblan por redukti la damaghon.

    Supera ingheniero Li Yusheng, sin okupanta pri hidrogeologio multajn jarojn, diris, ke kiam la tiea akvonivelo levighos al 175 metroj, 39 vidindaj lokoj estos superakvitaj, kiuj tamen konsistigos nur 13% de la tieaj vidindajhoj, dum la plej granda parto de la historiaj restajhoj ne devas esti translokitaj.

    Kompreneble la damaghoj estas neeviteblaj. Kiam la akvokonservejo plenighos de akvo, la stelearo kaj shtonaj skulptajhoj en Baiheliang, la tiel nomata unua antikva hidrostacio de la mondo, ripozos por eterne funde de Yangzi-rivero.

    En la china lingvo Baiheliang signifas trabon, kie ripozas blanka gruo. Ghi estas kolosa roko 10 metrojn largha kaj 1.6 kilometrojn longa. Ghi kushas meze de Yangzi-rivero samkiel giganta trabo. Ghi montras parton de sia vizagho super akvo chiujare nur en la fino de vintro kaj komenco de printempo.

    Antau 1200 jaroj tieaj loghantoj gravuris fishojn sur ghi por montri la akvonivelon kaj auguri la agrikulturan rikolton kaj chizis scenon de elakvigho de la shtonaj fishoj, ghiajn daton kaj alton per versajhoj kaj prozajhoj. Literaturistoj de antikvaj dinastioj verkis multajn poemojn pri tio.

    Arkeologoj diris, ke la shtonaj gravurajhoj sur Baiheliang estas hidroepigrafoj kun plej multe da vortoj, plej frue faritaj kaj plej longe konservitaj. La nombro de ideogramoj sur ghi superis tiun de Nilo, Egiptio. Sur ghiaj 114 gravuritaj tekstoj notighis la malalta akvonivelo kaj periodo de la seka sezono de 74 jaroj en la pasintaj 1200 jaroj de Yangzi-rivero. Jam che sia projektado de la barajho de la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero oni referencis la gravajn hidrajn donitajhojn sur la shtongravurajhoj de Baiheliang.

    Oni jam komencis fari modelon de la shtongravurajhoj de Baiheliang kaj la shtato elspezis 420 milionojn da juanoj por konstrui subakvan muzeon de Baiheliang.

Fosi trezorojn subtere

    Nun dekoj da arkeologiaj grupoj pene laboras sur pluraj prifosaj lokoj che la Akvomastruma Konstruejo de la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero por savi la enterigitajn trezorojn.

    Por tiu celo fakuloj uzas avangardajn sciencajn metodojn, kia geofizika tekniko de sondado, per kiu oni povas facile trovi la lokon de historiaj ruinoj kaj subteraj historiaj objektoj sen grandarea prifosado.

    Ghis hodiau che la konstruejo de la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero oni jam elterigis milojn da valoraj historiaj objektoj. Estas ghojige, ke oni trovis restadejojn kaj tombojn de ba-oj, unu el la fruaj antikvaj nacioj en la china historio. Kvankam la historio de ba-oj estis notita sur ostoj kaj testudaj sheloj de Shang-dinastio (16-a jc. a.K. -- 11-a jc. a.K.), tamen kun tempopaso ghi estis iom post iom forgesita. Nun fakuloj supozas, ke kun progreso de la arkeologia prifosado la mistero de ba-oj estos malkovrita frue au malfrue.

    Oni diris, ke Chinio estas kapabla konstrui la plej grandan akvomastruman konstruon kaj ghi certe bone protektos kaj savos la historiajn restajhojn de la loko.