Shtonaj
sutroj estas klasikajhoj kaj sutroj gravuritaj sur shtonblokoj.
Antikvuloj opiniis, ke papero kaj silko facile detruighas, kaj nur
shtono povas konservighi eterne. Frue en Han-dinastio antau pli
ol 2200 jaroj oni jam gravuris gravajn klasikajhojn de konfuceanismo
sur shtonon. Kiam budhismo enkondukighis de Hindio en Chinion en
la Norda Qi-dinastio (550-577), oni unuafoje gravuris sutrojn sur
shtonon.
Antauvido
de antikvuloj estis ghusta kaj pruvita post pli ol mil jaroj. En
la 7-a de augusto de 1957, oni trovis pli ol 4 mil shtonblokojn
gravuritajn je sutroj sur Shijing-monto en Fangshan, sudokcidenta
antauurbo de Pekino, kaj pli ol 10 mil enterigitajn shtonblokojn
gravuritajn je sutroj en Yunju-templo che la montpiedo. La belaj
ideogramoj sur la shtonpecoj ankorau estas klare rekoneblaj.
Naskigho
de shtonaj sutroj
La
gravurado estis iniciatita de abato Jingwan en la 605-a jaro kaj
dauris pli ol mil jarojn de 6 dinastioj. Tio estis grandega laboro.
La bonzoj senchese gravuradis unue pro la pieco kaj due pro sugesto
de la du religiaj katastrofoj.
Regantoj
en la historio de Chinio havis ne samajn sintenojn al budhismo.
En la Sudaj kaj Nordaj Dinastioj (420-589) du imperiestroj faris
grandskalan kampanjon por "ekstermi budhismon". Ili disponigis
templojn al nobeloj kaj korteganoj, laikigis bonzojn, frakasis budhostatuojn
kaj forbruligis sutrojn. Sen sutraj libroj oni ne povis litanii
kaj timis perdighon de la kredo. Bonzo Huisi intencis gravuri ekstraktajn
sutrojn de budhismo sur shtono kaj konservi en kaverno. Li pensis,
ke kiam la katastrofo refoje okazos kaj paperaj sutroj estos forbruligitaj,
oni povos kopii lau shtonaj sutroj.
Sed
li ne sukcesis realigi sian deziron. Lia dischiplo Jingwan daurigis
lian aferon kaj sin donis al gravurado de shtonaj sutroj. Li vojaghis
al multaj lokoj kaj fine decidis preni Shijing-monton kiel gravurejon
de shtonaj sutroj. Tie estis abundo da shtonoj tajleblaj kaj kavernoj
sur la monto, kie oni povis kashi shtonajn sutrojn. Li komencis
kolekti monon por la gravurado.
Oni
ne povas konstati, kiun version li kopiis en la gravurado, kaj oni
opiniis, ke ne estis multaj shtonaj sutroj gravuritaj sub la gvido
de Jingwan. Sur la monto estas stupao por princino Jinxian kaj noto
gravurita sur la stupao rakontas: Princino Jinxian, fratino de imperiestro
Xuanzong (712-742 sur la trono) de Tang-dinastio, estis emociita
de la bonfaro de gravurado de shtonaj sutroj kaj petis sian fraton
donaci al la templo pli ol 4 mil volumojn de novaj kaj malnovaj
tradukajhoj de sutroj. Tiutempe oni ankorau ne inventis la gravuran
presarton kaj la volumoj de sutroj estis mane transskribitaj. Erudita
katalogiisto bonzo Zhisheng eskortis ilin al la templo.
La
gravurado prospere iris en la dinastioj Liao kaj Jin (907-1234).
Kiam bonzo Tongli prezidis la gravuradon, li shanghis la alton de
shtonblokoj de 2 metroj al 76 centimetroj. Tio shparis materialon,
faciligis transportadon de shtonblokoj kaj ankau rapidigis la gravuradon.
Ghis la 1111-a jaro, la 9 kavernoj sur la monto jam plenighis de
shtonaj sutroj kaj la bonzoj fosis groton en Yunju-templo sub la
monto. Kaj sur la groto oni konstruis pagodon por detale noti la
gravuradon.
La
dinastioj prosperis kaj malprosperis kaj alternis. Sed la gravurado
dauris malgrau interrompigho. Ne plu okazis katastrofo por budhismo.
La bonzoj pie gravuradis jaro post jaro.
Prifosado
de la groto
En
la somero de 1957, arkeologoj trovis la groton sude de la bazo de
la disfalinta pagodo. La groto konsistas el granda kaj malgranda
chambroj plenaj de stakigitaj shtonaj blokoj gravuritaj en la dinastioj
Liao kaj Jin. La surpaperigado de gravurajhoj estis plenumita en
unu jaro. Oni speciale konstruis tenejon por konservi la 10082 elterigitajn
shtonblokojn.
Trovo
de subteraj shtonaj sutroj surprizis la fakulojn. Sed kio estis
la originalo de la shtonaj sutroj, post kiam la bonzoj jam finis
la gravuradon de la pli ol 4 mil volumoj da sutroj donacitaj de
la princino? Post esplorado la fakuloj konkludis, ke tio estas sutro
kun la titolo Qidanzang.
Qidanzang,
kompilita de multaj eruditaj bonzoj de Liao-dinastio, estas altkvalita.
Ghi malaperis dum longa tempo en la historio kaj oni ne povas scii
ghian formon.
17
jarojn post la trovo de la subteraj shtonaj sutroj, arkeologoj trovis
12 volumojn de Qidanzang en la plej alta ligna pagodo en Yingxian-gubernio
de Shanxi-provinco. Inter la volumoj oni trovis folion, kies enhavo
estas tute sama al tiu sur iu shtonbloko. Oni faris komparon kaj
konkludis, ke Qidanzang estis la originalo de la shtonaj sutroj
gravuritaj en la dinastioj Liao kaj Jin.
La
pli ol dek mil shtonaj blokoj estas richaj je historiaj informoj.
En la fino de chiu peco da sutro oni gravuris la nomojn de oferantoj,
la oferitan sumon, la postulon de la oferantoj je titoloj kaj la
celon de la gravuro. Inter la oferantoj oni povas legi nomojn de
inperiestroj, korteganoj, konsorcioj kaj ordinaraj civitanoj. Tio
multe helpas informighi pri la socio de tiu tempo kaj specialistoj
jam studis dekojn da jaroj.
Sed
Shijing-monto ankorau tenas sekretojn. En historia materialo estas
noto, ke trovighas alia kaverno Pavo por shtonaj sutroj. Oni supozis,
ke en tiu kaverno konservighas shtonaj sutroj, kiujn oni notis en
antikvaj dokumentoj, sed nun oni ne trovis ilin inter la elterigitaj
shtonblokoj.
Enkeligi
la elfositajn shtonajn sutrojn
La
naturo chiam mokas la homan civilizacion, ke foje la homoj ech ne
kiel tero povas protekti homan restajhon. En la lastaj 40 jaroj
serioza veterdetruigho minacis la pli ol dek mil shtonajn sutrojn,
ech pli serioze ol tiu en la antauaj pli ol mil jaroj. Pro atmosfera
poluo kaj diferencaj kvalitoj de shtonblokoj iuj shtonblokoj disformighis,
iuj eroziighis che la surfaco, kaj ideogramoj sur iuj blokoj jam
malklarighis kaj ech malaperis. Oni timas pli seriozan detruighon.
La tuta mondo frontas la malfacilan problemon protekti antikvajn
shtonajn gravurajhojn, kaj la serioza situacio de la shtonaj sutroj
urghas specialistojn serchi efikan rimedon.
Oni
konstruis moderne ekipitan kelon. En la 9-a de septembro de 1999,
post solena religia ceremonio, la shtonaj sutroj estis translokitaj
en la kelon.
La
kelo estis konstruita sur la prifosejo. Moderne ekipita, la kelo
havas areon de 400 kvadrataj metroj. La planko, la muroj kaj la
plafono estas armitaj per likimunaj materialoj, kaj la kelo estas
plenigita per nitrogeno en pureco de 99%. La temperaturo chiam estas
che 25o C. Oni povas vidi la shtonblokojn tra vitro. En la lastaj
3 jaroj chiuj ekipajhoj bone funkciis, kaj specialistoj laudis,
ke tio estas la plej tauga protekta metodo.
|