Sen
hazarda eltrovo en la china historio ne estus noto pri la triangula
mauzoleo. Komence de 1998, post arkeologia prifosado dum unu jaro
kaj duono oni malkovris la mauzoleon de Yue-regho, konstruitan antau
2500 jaroj. La mauzoleo altiras publikan atenton per sia grandiozeco
kaj originala formo.
La
mauzoleo situas che la piedo de Yinshan-monto, Shaoxing, Zhejiang-provinco.
Proksime de ghi estas vasta te-arbaro kaj fore de ghi ondas verdaj
montoj kovritaj de densaj nuboj.
La
mauzoleo, chirkauita de fosajhoj, areas pli ol 100000 kvadratajn
metrojn kaj la tombofoso profundas 15 metrojn. Arkeologoj konigis,
ke antikvece, che konstruado de la mauzoleo, por faciligi en- kaj
eliradon che montodeklivo la laborantoj faris vojon rekte al la
fundo de la mauzoleo. Mi trovis, ke la tomba vojo estas tre largha,
ke ghi ebligas paralelan iradon al pli ol dek homoj. Mi iris enen
ch. 50 m. kaj atingis la mauzolean halon ekskluzive el gigantaj
kvadrataj traboj el ligno. Ankau la planko de la halo estas konstruita
el tiaj traboj sternitaj sud-norden, kaj la muroj el tiaj traboj
aranghitaj en A-formo, tial la interno de la halo havas triangulan
formon. Por garantii la strukturan stabilecon en la halo estas multaj
vertikale metitaj traboj. La fundo kaj muroj konsistas el traboj,
chiu kun sekco de 60-80 kvadrataj centimetroj. Shajnas al mi, ke
tie estas entute centoj da traboj. Fakuloj diris al mi, ke por fari
kvadratajn trabojn kun sekco de 80 kvadrataj centimetroj oni bezonas
lignon kun diametro de almenau unu metro. El tio oni povas imagi,
kiom da jaroj kaj kiom da homoj oni bezonis por haki, segi kaj transporti
tiel grandnombrajn arbojn. Tiuj lignajhoj estas ebenaj kaj superbe
poluritaj. Sciu, ke chio chi tio estis farita antau 2500 jaroj.
Per kiaj instrumentoj oni faris tion en tiuj jaroj? La enigmo vekis
che ni grandan scivolemon.
La
mauzolea halo konsistas el tri grandaj chambroj: la antaua, meza
kaj posta, kiuj nun estas bone konservitaj. Arkeologoj konigis,
ke dum konstruado antau chio oni sternis tavolon da lignokarboj
1.6 m dikan sur la fundo de la tombofoso 46 m longa kaj 20 m largha.
Post finkonstruigho de la halo oni tegis ghin per 140 tavoloj da
arbosheloj kaj ekster la arbosheloj oni metis tavolon da lignokarboj
dikan je ch. unu metro. Post tio oni metis bonkvalitan koton en
la tombofoson tavolon post tavolo kaj fine konstruis gigantan teramason
sur la tombo. Jen per tiuj sciencaj metodoj oni efike preventis
putrighon de la tombo kaj shirmis ghin kontrau akvo.
Estas
miriga la cherko el soltrunko. Ghi, en la meza chambro, estis farita
el giganta duonigita ligno kun kavo. La cherko longas 6.1 m, altas
1.15 m kaj dikas 24 cm. Che la elterigho ankorau brilis ghia nigra
lako. Fakuloj opiniis, ke la arbo kreskis pli ol mil jarojn, tio
signifas, ke ghi elkreskis jam antau 3500 jaroj. Tiel granda cherko
farita delikate estas unika en la china historio lau la arkeologiaj
literaturoj. En la cherko ne estas restajhoj de la mortinto. Kial?
Chu pro shtelado? Chu ghi estis malplena origine por ne ebligi shtelon?
Pri tio ghis hodiau oni ankorau ne havas difinitan konkludon.
Pro
la serioza shtelado siatempa en la mauzoleo oni trovis nur jadajhojn,
shtonajn laborilojn, bronzajhojn, lakajhojn kaj aliajn, entute pli
ol 40 altvalorajn historiajn objektojn, el kiuj estas jada spado
kun delikataj vejnoj sur si. Ghi, kredeble, estis portata de la
mastro de la mauzoleo. Tamen kiu estis ghia mastro? Arkeologoj konstatis,
ke tio estas tombo de Yun Chang, suvereno de Yue-regno. Koncerne
Yue-regnon (ch. 514-306 a.K.), multaj chinoj scias anekdoton de
Gou Jian, filo de Yun Chang. En la periodo Printempo kaj Autuno
(770-476 a.K.) okazis milito inter Wu-regno kaj Yue-regno, en kiu
Yue estis venkita de Wu kaj Gou Jian, regho de Yue, estis kaptita
de Wu-regnaj soldatoj. Gou Jian shajnigis sin lojala al Wu, donacis
belegan knabinon Xishi al Wu-regho kaj pro tio per ruzo ricevis
konfidon de Wu-regho, kiu do permesis al Gou Jian reveni al sia
regno. Reveninte sian hejmlokon, Gou Jian decidis venghi sin kontrau
Wu. Por ne forgesi la malgloron li dormis sur pajla kuseno kaj pendigis
galon antau la kuseno. Chiumatene post vekigho antau chio li gustumis
la galon (tio signifas preparadon por sinvengho). Pro sia peniga
kaj longdaura preparado finfine li pereigis Wu-regnon kaj restauris
sian patrolandon.
Dum
prifosado de la mauzoleo estis trovitaj sep truoj, tra kiuj oni
faris tomboshteladon en la antikveco. Okcidente de la mauzoleo oni
trovis grandan truon, tie du traboj, chiu kun diametro de 0.8 m,
estis rompitaj kaj de tie la shtelistoj eniris en la tombon. Lau
kalkulo, chiu trabo pezis pli ol unu tunon. En la shtelejo oni trovis
ankau shtonan adzon. Por shteli en la loko profunda je pli ol 10
m oni rompis tiel grandajn trabojn en la tempo, kiam la produktaj
fortoj estis tre malgrandaj, tio jam superis individuajn fortojn,
tial oni supozis, ke la shtelado estis organizita de la loka registaro.
Arkeologoj
faris supozon pri la tomboshtelado: En 306 a.K. Chu-regno pereigis
Yue-regnon. La venkintoj timis reaperon de la historio de Gou Jian
kaj venghon far la popolo de Yue kaj decidis detrui la tombon de
Yue-regho. La arkeologoj opiniis, ke pro koloseco de la entombigitaj
objektoj, la shtelistoj ne povis elpreni ilin tra la truo kun diametro
de nur 0.8 m, tial ili decidis rompi la alian trabon por facile
formovi la objektojn el la tombo. Aliaj arkeologoj opiniis, ke eble
la shtelado ne estis nur unufoja, char post sia unuigo de Chinio,
por neebligi al Yue-popolo venghi sin kontrau la regantoj, ankau
Qin-dinastio eble organizis plurfojan shteladon.
|