Antau
pli ol 5000 jaroj okazis inter Huangdi kaj Yandi la unua granda
milito de Chinio, nome Banquan-kampanjo. Esplorado de specialistoj
konstatis, ke la batalejo de Huangdi kaj Yandi, la prapatroj de
la china nacio, estas la nuna Banquan-vilagho en Yanqing-gubernio
de Pekino.
La
plej frua noto pri Banquan-kampanjo legeblas en "Biografioj
de Reghoj", la unua artikolo de la antikva libro"Historiaj
Notoj" antau 2000 jaroj. Tiu artikolo notis, ke Huangdi multfoje
batalis kun Yandi en Banquan kaj fine venkis lin kaj farighis estro
de la triboj. Specialistoj trovis en arkeologia esplorado, ke Banquan
estas la nomo de vilagho en Yanqing-gubernio de Pekino, ke en la
nordokcidento de la gubernio estas Banshan-monto kaj Banquan-fonto.
Sub la monto estas Supra Banquan-vilagho kaj Malsupra Banquan-vilagho.
Historiistoj
certighis, ke la loko estis ejo de Banquan-kampnajo, char ghi estis
tre tauga por milito en la antikveco: Tie estas proksima fonto nepre
necesa por armeo, kaj krome la tereno estas tre vasta, che monto.
La loko favoras kaj atakon kaj defendon.
En
la lastaj jaroj arkeologoj trovis en Yanqing paleolitikajn objektojn
antau 10 mil -- 20 mil jaroj, 8 ruinojn de neolitika kulturo kaj
2 ruinojn de Shang-dinastio.
Specialistoj
opiniis, ke konstato de la loko de la kampanjo solvis la historiografian
problemon nesolvitan dum longa tempo.
|