|   Antautagmeze 
              de la 26-a de junio, 1999, shose-konstruantoj ekster atendo trovis 
              multe da verdigraj bronzajhoj en teramaso proksime de Luozhuang-vilagho, 
              Jinan, Shandong-provinco. Post ekzameno arkeologoj konstatis, ke 
              la teramaso estas granda princa mauzoleo de la Okcidenta Han-dinastio 
              (206 a.K.-25 p.K.), kaj tuj che la prifosado oni elterigis pli ol 
              90 bronzajhojn. Post tio ili daurigis sian prifosadon kaj elterigis 
              sume ch. 500 valorajn historiajn objektojn.     Februare 
              de 2000 la arkeologa tachmento refoje vizitis la antikvan tombon. 
              Ghis nun oni trovis entute 31 grandajn kunentombigajn kavojn, kie 
              oni elterigis pli ol 2000 historiajn objektojn, orajn, eburajn, 
              bronzajn, ferajn, ceramikajn k.a. El la muzikila kavo oni trovis 
              grandan gamo-sonorilaron, shtonan gamo-tintilaron kaj aliajn valorajn 
              instrumentojn. Oni kalkulis, ke la chefa cherkochambro areas 1300 
              kvadratajn metrojn.     La mauzoleo 
              estas grandega kun kunentombigaj kavoj plej multnombraj el tiuj 
              de la Okcidenta Han-dinastio. Oni supozas, ke ekzistas ankau aliaj 
              kunentombigaj kavoj ankorau ne malkovritaj.  
              Revenu |