|   La 
              mauzoleo en Luozhuang mirigis chinajn arkeologojn pro la grandaj 
              skalo kaj nombro de siaj kunentombigaj kavoj. Ghi vekis atenton 
              precipe per la grandega kavo de muzikiloj, kiu estas rara en Chinio 
              kaj lau la skalo kaj lau la kvanto de la enterigitaj muzikiloj.     Oni elterigis 
              en la kavo sume 140 objektojn, el kiuj estas 19 gamo-sonorilaroj 
              kun grava arkeologia valoro kaj aliaj bronzaj instrumentoj.     Gamo-sonorilaro 
              estas perkut-instrumento uzata en antikvaj kortegoj de Chinio. Ghi 
              aperis unuafoje en la 11-a jc. a.K. Ghi konsistas el bronzaj sonoriloj 
              pendigitaj sur ligna framo lau gamoj. Oni frapas ilin per malgrandaj 
              lignaj perkutiloj. La gamo-sonorilaroj estas malsamaj en la grandeco 
              kaj formo en diversaj dinastioj de Chinio. Tiu farita en la fino 
              de la periodo Printempo kaj Autuno (770-476 a.K.), elterigita en 
              Xinyang, Henan-provinco, konsistas el 13 sonoriloj, dum tiuj faritaj 
              en la periodo Militantaj Regnoj (475-221 a.K.) el 64 sonoriloj, 
              sed tiuj faritaj en la sekvantaj dinastioj plejparte konsistas el 
              16 sonoriloj. Ghenerale dirite, ili plejparte estas bronzaj, tamen 
              tiuj en la regperiodo de imperiestro Qianlong (1736-1795 surtrono) 
              de Qing-dinastio estas faritaj el oro.     Farinte 
              surlokan analizon, la fakuloj venis al la konkludo, ke la 19 gamo-sonorilaroj 
              estis bonordaj che sia elterigho, de tio oni sciis, ke che sia enterigho 
              ili estis pendigitaj sur ligna framo kaj poste pro sinko de la kunentombiga 
              kavo la framo falis kaj sekve de tio difektighis 3 el la 19 gamo-sonorilaroj. 
              Chi-foje fakuloj faris riparon per specialaj gluajhoj kaj koagulantoj 
              kaj faris chion eblan por konservi ilian originan tembron.     Arkeologoj 
              diris, ke kompare kun la gamo-sonorilaroj de la periodo Militantaj 
              Regnoj, tiuj de Han-dinastio estas malmultaj. Sed la chi-foje elterigitaj 
              19 gamo-sonorilaroj havas ne nur belan aspekton, sed ankau belan 
              tembron. Ilia malkovrigho supozeble havos gravan influon sur arkeologio 
              de chinaj instrumentoj, char antaue oni opiniis, ke gamo-sonorilaroj 
              perdighis jam tuj post Qin-dinastio, sed la chi-foje trovitaj gamo-sonorilaroj 
              elterigitaj en Luozhuang konigis al ni, ke nur post la mezo de la 
              Okcidenta Han-dinastio perdighis la gamo-sonorilaroj. 
               Revenu   |