|      La 
              mauzoleo de Han-dinastio en Luozhuang postlasis kelkajn misterojn 
              al la homoj:Unue, kiu estas la tombomastro? Arkeologoj opinias, ke char la tombomastro 
              okupis tiel grandan areon kiel sian kushejon, tial li certe ne estis 
              ordinara persono. Analizinte la grandnombrajn historiajn dokumentojn 
              kaj elterigitan teran tegajhon, oni opiniis, ke la tombomastro estas 
              L¨¹ Tai, nevo de la edzino de imperiestro Liu Bang, tamen ankau estas 
              iuj, kiuj opinias, ke la tombomastro estas princo Qi. Antau elcherkigo 
              oni ankorau ne povis certighi, kiu estas la tombomastro efektive.
     Due, strangaj 
              koridoroj. La mauzoleo estas kruc-forma kaj la tombomastro kushas 
              en la meza parto kaj ambauflanke estas galerioj. La orienta galerio 
              longas 100 m. kaj la okcidenta 40 m. tamen estas mirige, ke inter 
              la chefa chambro kaj la du galerioj estas 9 simetriaj kurbaj vojoj. 
              La similaj neniam aperis en la china arkeologia prifosado. Kial 
              aperis tia kurba vojo? Kion signifas tio? Nun ankorau mankas konvinka 
              respondo.     Trie. 
              malfacile komprenataj charsulkoj. Ordigante la orientan tombovojon, 
              oni trovis kelke da klaraj charsulkoj sur solida tero. Kial estas 
              tiuj strangaj charsulkoj sur la solida tero? Ankau pri tio mankas 
              respondo.     Kvare, 
              perditaj bronzajhoj. Ankau en aliaj samklasaj kaj samskalaj tomboj 
              de Han-dinastio en Luozhuang oni elterigis iujn bronzajhojn, tamen 
              iliaj specoj estas nekompletaj. Chu ili perdighis au kushas sub 
              profunda tero, pri tio oni ankorau ne scias. 
              Revenu   |