|  | 
 
        
          |  
              Ruino 
                de restadejo de prahomoj en Zhoukoudian urghe bezonas prizorgon
 |   
          |  Abundo 
            da herboj, terfalo, tershovigho... Pro manko de necesa prizorgo, la 
            ruino de restadejo de Pekin-homoj en Zhoukoudian sudokcidente de Pekino 
            urghe bezonas prizorgon, kaj la Pekina Administracio de Historiaj 
            Restajhoj ordonis al la utiliganto de la ruino, ke ghi nepre ellaboru 
            savrimedojn antau la 30-a de majo chi-jare. La ruino havas gravan pozicion en la arkeologio 
            de Chinio kaj la mondo. Kranio de Pekin-homo trovita en la ruino datis 
            la homan historion je 500 mil jaroj. En la 80-90-aj jaroj de la lasta 
            jarcento, la pekina registaro ellaboris serion da politikoj pri prizorgado, 
            investado kaj reordigado de la ruino, dank' al kio la chirkauajho 
            de la ruino estis plibonigita. Sed la nuna utiliganto de la ruino 
            plendis pri "manko de mono" kaj ne faris necesajn kaj efikajn 
            prizorgadon kaj protektadon.
 La legho pri prizorgado de historiaj restajhoj 
            de Chinio difinis, ke "kiu utiligas, tiu prizorgas". Tial 
            la Pekina Administracio de Historiaj Restajhoj sciigis la utiliganton 
            de la ruino de Zhoukoudian, ke ghi ellaboru planon antau la limdato. 
            Se ghi ne povos fari tion, ghi perdos la rajton utiligi la ruinon.
 
              Revenu 
   |  |