En
julio de 2001 oni prifosis la ruinon de la antikva Granda Kanalo
en Huaibei de Anhui-provinco kaj vidigis la antikvan Grandan Kanalon
antau 1400 jaroj. La dronintaj shipoj de Tang-dinastio (618-907),
la doko de Song-dinastio (960-1279) kaj granda nombro da delikataj
porcelanajho revidigis la viglan transportadon sur la Granda Kanalo
en Sui- kaj Tang-dinastioj.
Dum
la prifosado oni trovis 8 dronintajn shipojn de Tang-dinastio kaj
elfosis 3 el ili. Du el la tri shipoj estis faritaj el lignaj tabuloj
kaj la alia plej bone konservata estas pirogo kun longo de 10.8
metroj.
Krome
oni trovis ankau shtonan dokon de Song-dinastio. La doko estas oblonga
konstruajho iom detruita che la supro. Ghi longas 14.3 metrojn de
oriento al okcidento kaj larghas 9 metrojn de sudo al nordo. Ghia
norda muro tuj che akvo altas 5.5 metrojn. Specialistoj de antikva
arkitekturo asertis post esplorado, ke ghi estis vara doko. Tiu
trovo liveris ateston por esplorado pri la rivera transportado en
Tang- kaj Song-dinastioj. Tio pruvis, ke en tiu tempo la transporta
maniero jam estis shanghita de tutdistanca transportado al stadia.
Tio estas nova trovo en esplorado pri la transportado sur la Granda
Kanalo.
Che
la ruino oni trovis grandan nombron da fajencajhoj, porcelanajhoj,
ferajhoj kaj bronzaj moneroj. La nombro de porcelanajhoj estas la
plej granda. La porcelanajhoj estis produktitaj de dekkelke da famaj
bakujoj de Tang- kaj Song-dinastioj. Tiuj antikvajhoj konvinke pruvis
la grandan rolon de la Granda Kanalo servi kaj por la shtata transportado
kaj por la privata karavana vojagho.
La
rezulto de la prifosado de la antikva doko, la dronintaj shipoj
kaj granda nombro da objektoj liveris konkretajn materialojn por
studi la historion de la Ganda Kanalo, tiun de surakva transportado,
tiun de akvo-administrado kaj tiun de la tri dinastioj Sui, Tang
kaj Song. Samtempe la prifosado liveris tre gravajn novajn arkeologiajn
materialojn por studado pri la politiko, ekonomio, kulturo, komerco,
turismo kaj eksportado de porcelanajhoj en la antikva Chinio.
|