|  
                   En 
              1929 oni trovis fosilian kranion de Pekin-homo kaj 147 fosiliajn 
              pecojn de kaposto, mandiblo kaj klaviklo en Zhoukoudian de Pekino. 
              Komence ili konservighis en Xiehe-hospitalo. En 1937 la japana armeo 
              okupis Pekinon. Por protekti la fosiliojn Chinio decidis transporti 
              ilin al Nov-jorko. Dum la transportado la poshta shipo estis retenita 
              de la japana armeo kaj la fosilioj perdighis. Poste Chinio kaj Usono 
              serchadis la fosiliojn, sed vane. 
               
                Dum 
              la pasintaj 50 jaroj trovighis diversaj informoj pri la fosilioj. 
              La nova spuro estis prezentita de Zhai Liwei, estro de la Jilin-a 
              Muzeo. Li legis en la artikolo "Japanoj vidis la kranion de 
              Pekin-homo": Antau la kapitulaco de Japanio paro da japanaj 
              geedzoj en Jilin vidis fosiliojn de kranio de Pekin-homo en du lignaj 
              kestoj en la hejmo de japana komandanto. La komandanto diris, ke 
              tio estas malfacile akireblaj fosilioj de kranio de Pekin-homo. 
              La geedza paro vivas en Aramaki-gubernio, Japanio. Lau analizo la 
              fosilioj eble konservighis en Jilin. 
               
                La 
              artikolo ne menciis la lokon de la konservo, tamen oni konjektis, 
              ke la fosilia kranio de Pekin-homo tiam kashighis en la Manchura 
              Fervoja Hospitalo. La hospitalo, kiu starighis en 1923 kaj kies 
              chiuj kuracistoj kaj laborantoj estis japanoj, estis plej bone ekipita 
              siatempe en Jilin. Ghi malkonstruighis en 1999.  
               
                Zhai 
              Liwei supozis kvar eblecojn:  
               
            
              1. ghi estis 
                forportita de la japana armeo dum la evakuo; 
                2. ghi estis forportita de la sovetunia armeo post la kapitulaco 
                de Japanio;  
                3. chinoj forjhetis ghin kiel ordinaran kranion dum la enlanda 
                milito;  
                4. pro longa tempo ghi difektighis en la kashita loko. 
               
             
              
           |