Printempe
de 1929 kamparano Yan Daocheng estis senshlimiganta kanaleton che
sia domo kaj trovis jadajhojn kaj shtonajhojn. Iuj el ili estis
achetitaj de antikvajhistoj, aliaj forprenitaj de bienuloj kaj burokratoj
kaj triaj forportitaj eksterlanden. Tio vekis atenton de la mondo.
Vintre
de 1933 du instruistoj de muzeo de iu universitato prifosadis che
Sanxingdui kaj trovis jadan platon, turkison, bidojn kaj fragmentojn
de fajencajhoj. Ili estis konservataj en la muzeo de la universitato.
Autune
de 1963 arkeologoj de la Muzeo de Sichuan-provinco kaj la historia
fakultato de Sichuan-universitato faris prifosadon.
Printempe
de 1964 kamparanoj trovis kavon de jadajhoj 50 metrojn for de la
loko, kie oni unuafoje trovis jadajhojn kaj shtonajhojn. En la kavo
oni trovis prilaboritajn kaj duonprilaboritajn jadajhojn kaj krudajn
materialojn por jadajhoj.
Februare
de 1974 oni trovis kavon de frotitaj shtonoj. Lau la analizo pri
la materialoj akumulitaj dum la pasintaj dekoj da jaroj specialistoj
supozis, ke tie estis grava politika kaj ekonomia centro de la antikva
Shu-regno, kaj la jadajhoj estis enkeligitaj por rezervo. Ili konjektis,
ke Sanxingdui iam estis metiejo de jadajhoj de la antikva Shu-regno.
La kashitaj jadajhoj estis forlasitaj eble en hasto pro subita pucho.
Oni portempe kashis la objektojn kaj intencis elfosi ilin post reveno,
sed ili ne sukcesis.
Printempe
de 1980 laboristoj de brika fabriko estis fosantaj argilon por fari
adobojn. Kiam ili fosis lokon 30 cm. profundan, ili trovis grandan
kvanton da fragmentoj de fajencajhoj kaj malmulte da shtonajhoj.
Laborantoj de la Kultura Domo de la gubernio kaj la arkeologia trupo
de la Administracio de Historiaj Restajhoj de la provinco faris
provan prifosadon. Ghis majo oni fosis 49 sondkubojn de 5.5 metroj,
kiuj areas 1200 kvadratajn metrojn. Oni trovis pli ol cent mil pecojn,
malkovris 18 bazojn de domoj, 3 cindrajn kavojn kaj 4 tombojn. Lau
la ruinoj de domoj oni konfirmis, ke la domoj havis lignan strukturon,
kaj la bazoj de fostoj kaj muroj montris la dispozicion kaj strukturon
de la domoj. Sed tiam pro manko de mono kaj necesa protekto, la
ruinoj estis detruitaj pro la fosado de argilo por adoboj kaj oni
havis nur aerfotitajn fotojn.
De
marto ghis majo de 1986 arkeologoj kune prifosis areon de 1325 kvadrataj
metroj kaj refoje vidigis 9 ruinojn de domoj, 101 cindrajn kavojn
kaj pli ol cent mil antikvajhojn, el kiuj pli ol 2000 estis tre
valoraj por esplorado. Lau analizo tiuj objektoj aghis 3700-4500
jarojn. Kompare kun historiaj restajhoj de la meza kaj malsupra
basenoj de la Flava Rivero, tiuj antikvajhoj havas lokajn karakterizajhojn.
La dekkelke da delikataj fajencaj kuleroj kun tenilo en formo de
birda kapo kaj malgrandaj fajencajhoj en sama formo probable estis
totemo de
prauloj de la antikva Shu-regno. Oni facile ligis tiun kun la nomo
de la unua regnestro de Shu, ke li nomighis Duyu (kukolo).
La
18-an de julio de 1986 oni trovis jadajhojn uzatajn por rito. Arkeologoj
prifosis kultan kavon 4.4 m longan, 3.4 m larghan kaj 2.2 m profundan.
Meze de augusto de 1986 oni trovis duan kultan kavon 20 metrojn
for de la unua. En la dua kavo oni elterigis pli ol 1000 valorajn
bronzajn skulptitajn figurojn.
|