Chinaj
intelektuloj ghenerale opiniis, ke budhismo enkondukighis en Chinion
en la unua jarcento. En la historia periodo, kiam la imperiestro
Mingdi de la Orienta Han-dinastio (25-220) estis sur trono, hindaj
bonzoj per blanka chevalo portis budhismajn sutrojn en Luoyang,
chefurbon de la dinastio, kaj tio farighis atesto de enkonduko de
budhismo en Chinion, sed du elterigitaj historiaj objektoj, uzitaj
en la periodo de Militantaj Regnoj (475 a.K.- 221 a.K.), plifruigis
tiun tempon je 4 jarcentoj.
En
la lastaj tagoj s-ro Zhang Zhengming, profesoro-esploristo de la
Hube-a Akademio de Sociaj Sciencoj, diris, ke la du historiaj objektoj,
elterigitaj en la tombo n-ro 2 de Tianxing-templo en la urbo Jiangling,
havas apartan valoron. Unu estas duonhoma kaj duonbirda figuro de
budhisma belsona birdo kaj la alia - lakita skulptita lotuso. Tiuj
du objektoj montris, ke budhismo enkondukighis en Chinion en la
mezo de la periodo de Militantaj Regnoj.
Zhang
konigis, ke la birdo kantas belsone. En la jaroj, kiam budhismo
furoris en Hindio, tie estis belsona birdo. La chi-foje elterigita
belsona birdo kun du manoj kunmetitaj estas signo de budhismo por
respekto. Antau enkonduko de budhismo en Chinion ne estis simila
maniero por montri respekton. De tio oni scias, ke meze de la periodo
de Militantaj Regnoj budhismo jam enkondukighis en Chinion.
La
lakita skulptita ligna lotuso estas ronda. Ghia ekstero estas cirklo
formita de lotuspetaloj, farita imite la lotus-tronon de la Budho.
Meze de la perfiodo de Militantaj Regnoj budhismaj objektoj jam
enkondukighis en Hunan-provincon, Chinio. La tieaj artistoj faris
tiun lakitan lignan lotuson imite la budhan tronon.
Fakuloj
konstatis, ke budhismo estis kreita en la tempo, kiam Chinio estis
en la periodo de Printempo kaj Autuno. Tiam estis pluraj vojoj inter
Chinio kaj Hindio. La budhaj tronoj eble enkondukighis tiam kaj
la tieaj artistoj multe imitis ghin.
|