Unua-pagho>> Homaro kaj naturo >> Bestoj

 

 


Novaj programoj por protekti grandajn
pandojn de Chinio

    Lastatempe la Monda Natura Fonduso (MNF) kaj la Arbarkultura Buroo de Shaanxi-provinco, Chinio, subskribis "Memorandon pri konstruado de trapasejo kaj vivejo de grandaj pandoj en Qingling-montaro de Shaanxi-provinco", kiu montras, ke MNF donas pli grandan atenton al la loko plej dense loghata de grandaj pandoj en la mondo.

    Granda pando estas trezoro de Chinio. En la mondo estas nur 1000 tiaj pandoj. Ekde 1998 Chinio praktikas novajn programojn por protekti naturajn arbarojn, cedigi agrojn al arbaroj kaj konstrui ekologian medion. En la situacio, ke la vivejo de grandaj pandoj pli kaj pli reduktighis, la programoj liveris bonajn kondichojn al ili. Lau la novaj programoj oni konstruos 13 rezervejojn kaj 4 trapasejojn por plibonigi la vivejon de grandaj pandoj en Qinling-montaro.

    MNF, la plej granda neregistara mediprotekta organizo, faras tiuflankan laboron por pli ol 100 landoj. En 1980 ghi komencis labori por protekti grandajn pandojn de Chinio.