Unua-pagho>> Homaro kaj naturo >> Bestoj

 

 


Por savi chinajn tigrojn

    La Internacia Federacio por "Savi Chinajn Tigrojn" deklaris antau nelonge, ke ghi kunlaboros kun chinaj kolegoj en protektado de sovaghaj bestoj kaj faros plenampleksan enketon pri la ekologia medio de pereontaj sudchiniaj tigroj. La enketo probable dauros unu jaron.

    Krom tio, la federacio donacos al siaj chinaj kolegoj 20 ultrarughajn fotilojn, kiuj estos uzataj en la naturparko de sudchiniaj tigroj en Hunan-provinco.

    La federacio, fondita de s-ino Quan Li, china elmigrinto en Britio, estas filantropia institucio, kies oficejoj sidas en Britio kaj Usono,. Ghi estas ankau la unua filantropia establo destinita por protekti chinajn tigrojn kaj aliajn grandajn felisedojn. Ghi partoprenis kaj monhelpis la aktivadon esplori sudchiniajn tigrojn organizitan de chinaj kaj alilandaj fakuloj en 2001.