Baiyao
estas la plej vaste konata medikamento en Chinio. En la china lingvo
Bai signifas "blanka", kaj Yao signifas "medikamento".
Ghi estis inventita antau 100 jaroj kaj la registaro multe subtenas
la produktadon de tiu medikamento.
La
inventinto de la medikamento estis Qu Huanzhang (1880-1938). Li
naskighis en Jiangchuan de Yunnan-provinco kaj en juneco komencis
lerni la chinan medicinon. Post penado en dekkelke da jaroj li elfaris
la medikamenton baiyao, tre efikan por kuraci vundojn.
En
1949 s-ino Miao Lanying, edzino de Qu Huanzhang, donacis al la registaro
la sekretan formulon pri preparado de baiyao. La rudimento
de la nuna medikamenta fabriko antaue apartenis al Qu Huanzhang.
En 1971 la registaro rekonstruis la fabrikon. Nun la fabrikado de
la medikamento estis multe plibonigita lau moderna teknologio. La
medikamento estas mirinde efika por kuraci vundon, chesigi sangadon,
forigi inflamon kaj kongeston, elimini puson ktp.
|