Lastatempe
okazis en Pekino la Internacia Semajno por Protekti Bestojn"
kun la temo "Savi bestojn per scienco por nia hejmo".
La aktivado celas altigi konscion de la popolo precipe de gejunuloj
por protekti medion kaj savi bestojn.
Dum
la aktivado oni subskribis la petskribon "Kontrau la t.e. scienca
kapto de balenoj", projekciis videobendon pri scienca savo
de bestoj, enketis pri sovaghaj bestoj che arbo, aljughis premion
pri internacia protekto de bestoj kaj petis kontribuajhojn kun la
titolo "Influo de bestoj al homoj".
La
semajno estis organizita de la Internacia Fonduso por Protekti Bestojn,
kiu funkciis jam 9 jarojn. En la lastaj 3 jaroj 180 lernejoj de
Chinio partoprenis la aktivadon. Kiel la plej granda bonstatiga
organizo en la mondo, la fonduso havas 2 milionojn da subtenantoj
kaj branchojn en 13 landoj. En 1994 ghi komencis monhelpi protektajn
programojn pri nigra urso, tibeta antilopo, azia elefanto kaj elafuro
(Elaphrus davidionus).
|