Baldau
la Shtata Arbarkultura Administracio de Chinio revizios rilatajn
artikolojn de "Legho por protekti sovaghajn bestojn",
kiuj difinitive malpermesos manghi sovaghajn bestojn.
"Legho
por protekti sovaghajn bestojn " de Chinio aprobita en marto
de 1989 ne malpermesas manghi sovaghajn bestojn. Chen Genchang,
respondeculo de la Shtata Arbarkultura Administracio de Chinio,
diris, ke en 1998 Chinio reviziis "Arbaran Leghon" kaj
ricevis telefonajhojn el aliaj landoj, kiuj alvokis aldoni artikolon
por malpermesi manghi sovaghajn bestojn, sed oni ne aprobis tion,
char la kutimo manghi sovaghajn bestojn jam havas mil jarojn en
Chinio.
|