Enpashinte
en la hejmon post laboro, mi tuj dronis en etoso de varma pepado
de birdo: tio estas gaja hurao de la du pigoj en mia hejmo. Post
tio ili salutas min: "Ni hao (saluton)!" Kiam mi eniris en la chambron,
ili chirkauflugis min daure dancante kaj kantante, jen kaj jen plukis
de sur la planko paperpeceton au stangeton kaj enigis ilin en mian
manon... Je tio forvaporighis la premo de la bruanta mondo.
SENLACA MANGhADO
Antikvaj chinoj
diris, ke "la plej grava afero de la homoj estas mangho". Tiu vero
taugas ankau por birdoj. Chion ili manghas kaj la apetito estas
terure bona. Ili povas unufoje engluti pli ol 20 vermojn kaj chiuj
truoj grandaj kaj malgrandaj sur la muroj estas iliaj tenejoj. Tio
estis majstrajho de la granda pigo. Sin apogante sur sia forteco,
ghi ofte manghas pli multe ol la alia, sed kiam ghi penas por kashi
la restantajn manghajhojn, la malgranda silente rigardas apude.
Apenau la granda forflugas, la malgranda venas kaj shtele frandas,
kaj se ghi ne povas formanghi chion, ghi shovas la restajhojn en
miajn poshojn, kolumon au faldon de mia chapo. Se mi ne ghustatempe
rimarkas la enshovitajn vermojn, la vermoj kunveturas kun mi al
laborloko dum pluraj tagoj.
Pano-vermo estas
chefa nutrajho de la pigoj. Mi bredas la vermojn en la kuirejo,
kaj la kuirejo do farighis loko ofte sturmata de la pigoj. Mi rigore
gardas la lokon kontrau ilia atako, sed ili chiam trovas shanon
por entrudighi en la kuirejon. Se ili ne trovas la pelvon de vermoj,
ili saltas sur la tablon, en pladojn au ech en rizpoton. Ili estas
spritaj en rabo. Pro ilia entrudigho kelkaj bovloj falis teren kaj
frakasighis. Se nenion ili trovas por manghi, la granda pigo staras
sur gastubo kaj persistas en silenta protesto, malgrau ke mi senchese
svingas kuleron. Ili kontente forflugas nur kiam mi prezentas al
ili arakidojn au biskviton. La malgranda pigo imitas la grandan,
sed ne tiel brava kiel la unua, kaj kiam mi minacas ghin per bastono,
ghi tur forturnas sin. Sed kompreneble mi donas saman nutrajhon
al la malfortulo.
Kiam ni iras
al laboro, ni devas fermi la pordon de la kuirejo. Mi pretigas por
ili glason da lakto, unu pomon kaj pecon da torto. Se ili formanghas
chiujn tiujn sed ankorau ne sentas sufichon, ili ofte venas al kaprica
petolajho: Ili bekpikas akvomelonon, pikrompas duonkorbon da ovoj,
kaj se ili shatas ovon, ili rulpushas la restantajn ovojn sub la
shrankon... Unuvorte, miaj pigoj absolute ne estas stulte frandemaj,
ilia frandado montras ilian guston kaj saghecon.
Senchesa manghado
certe kauzas senchesan purigadon de la kropo kaj intestoj. Se ili
sate manghas belajn kaj bongustajn berojn, ili certe postlasas sur
miaj kotonaj litkovriloj kaj aliaj kovrotukoj freshkolorajn kaj
neforlaveblajn makulojn. Chio tio estas natura konsekvenco de ilia
bezono -- kiam ili flugas, ili ne bezonas pezan korpon sed senchesan
aldonadon de nutrajhoj. Se ni komprenas tion, chu ni ankorau ne
povas pardoni ilin?
KOMPLETA LIBERECO
Amikoj miris:
"Kial vi ne fermas ilin en kagho au liberigi ilin?" Sed miaj pigoj
ne konsentas.
La granda pigo
venis en mian hejmon en la komenco de 1997. Mia filino kondukis
ghin en mian hejmon. Ghi havas nigran verton, blankan bruston, grizan
dorson kaj malhelbluajn flugilojn. Sed ghiaj longaj vostoplumoj
rompighis en la kagho. Mia filino diris: "Ni nomu ghin Bold. Ghi
ne estas kvietema. Nelonge post elkovigho ghi falis de sur arbo
kaj mia kamarado trovis ghin sur riverbordo. Li nutris ghin preskau
3 jarojn en sia balkono, kaj ghi povas diri 'saluton'." Rimarkinte
ghian malpaciencon, mi malfermis la kaghon. Ghi multe viglighis
kaj subite kriis: "Saluton!" Kaj ni farighis amikoj. Pro nekompleteco
de vostoplumoj, ghi ne povas flugi alte, kaj ghi sin ekzercis chiutage
energie. Foje ghi peze falis teren kaj malghoje klinis la kapon
dum longa tempo. Ankau mi sentis doloron en la koro, char mi scias,
ke ghi volas havigi al si fortajn flugilojn.
Post nelonge,
por liberigi Bold el soleco, ni achetis malgrandan nigrablankan
pigon Makuleto kiel ghian kunulon. Sed ekster nia atendo, la novveninto
kreskis rapide kaj estis furioza. Krom forflugigi ghin ni povis
fari nenion. Poste, kiam revenis Makuleto al mia fenestro, Bold
flugis al la fenestro, staris sur mia kapo, svingis la flugilojn
de ekscitigho kaj imitis mian vokon "venu, venu". Mi sciis, ke Bold
sopiras Makuleton, kaj kelkfoje prove malfermis la fenestron, sed
Bold forturnis sin -- ghi ne volas forlasi nin. Certe Bold rakontis
al Glug pri Makuleto -- se ne, kial ankau la griza pigeto Glug timas,
ke mi malfermos la fenestron?
|