Unua-pagho>> Homaro kaj naturo >> Bestoj

 

 


Domo de salamandro en Xinjiang

    En la arbara parko de Wenquan-gubernio de la Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono starighis la unua domo de salamandro en la mondo.

    Salamandro nomighas ankau bebo-fisho au 4-pieda fisho. Ghi vivas nur en Xinjiang de Chinio kaj Kazahstano. Ghi estas rara besto protektata de Chinio kaj enlistighis en la rugha libro de la Internacia Unio por Konservo de Naturo kaj Naturaj Richfontoj kaj en tiu de pereontaj bestoj de Chinio.

    Salamandro apartenas al rara richfonto de biovarieco de Chinio. Fakuloj konigis, ke la prasalamandro en Xinjiang vivis antau 250 milionoj da jaroj en la akvo en Junggar-baseno kaj apartenis al amfibio.

    Antau 3 jaroj sub la sankcio de la Xinjiang-a registaro starighis la Wenquan-a Salamandra Rezervejo de Xinjiang. La vivspaco de salamandroj estis efike protektata kaj ilia kvanto pli kaj pli multighis.

    La salamandra domo estas kune investita de la Xinjiang-a registaro, la Bortala-a Mongol-nacia Autonoma Subregiono kaj Wenquan-gubernio. En la domo oni povas koni la vivmedion de salamandro, kio estas utila por protekti tiun beston.