Orharaj
simioj vivas en Yunnan-provinco, Chinio. Ilia hejmo, Baima-neghmonta
protektata shtatnivela naturparko de Chinio, baldau plivastighos.
La
orharaj simioj apartenas al la unuagradaj protektataj bestoj de
Chinio. Ili age similas al la homoj. Nun ilia kvanto estas nur 1000-1500.
Ili estas ununuraj primatoj vivantaj pli ol 4000 metrojn super la
marnivelo. Dum la lastaj jaroj la altebenajhaj arbaroj estis detruataj
pro homa chasado, ke ilin grave minacas pereo. Ili vivas dise kaj
mankas al ili geno-intershangho, ke ili serioze degeneras. Tial
ili estas enlistigitaj en la rughan libron de pereontaj raraj bestoj
de la mondo.
Por
savi la orharajn simiojn Yunnan-provinco plivastigos la Baima-neghmontan
naturparkon, je 100 mil hektaroj. En la estonteco funkcios tie institucio
por studi pri la orharaj simioj kaj ilia arbara vivmedio, starighos
savejo de la bestoj, kulturejo de porkarbaj arboj kaj manghejo de
sovaghaj bestoj.
|