En
la Pekina Zoo vivas bestoj de pli ol 640 specoj. La azia elefanto,
afrika elefanto, rinocero, hipopotamo kaj ghirafo venis de tropika
au subtropika zono. Ili ne kutimighas al malvarmo kaj devas vivi
en domo kun temperaturo super 16O C. Laborantoj
de la Pekina Zoo preparas varman terliton de 20 kvadrataj metroj
por evitigi al ili malvarmumon au artriton.
En
la zoo la rano, krokodilo, fisho, boao kaj serpento ne povas elteni
malvarmon. De autuno ghis la sekvanta somero la besta domo konservas
temperaturon de ch. 25O C. En la ido-flegejo de la
zoo gorilido forlasita de sia patrino portas vatitan veston, kiun
bredistoj faris por ghi.
Kun
longa kaj dika vilo la sovagha gruntbovo, blanklipa cervo kaj neghleopardo
el malvarma zono ne timas malvarmon. La blanka urso kaj foko el
la norda polusa regiono havas dikan grason kaj vilon, kaj vintro
estas ora sezono por ili.
En
la akvo la mevoj, anasoj kaj aliaj akvaj birdoj ne bezonas kontraufrostan
instalajhon. Laborantoj de la zoo rompis glacion sur la lago por
ilia naghado en vintro. Sur la artfarita monteto de la zoo viglas
preskau 100 gangaj simioj, kiuj antaue vivis en la tropika au subtropika
zono, sed jaron post jaro ili alkutimighis al la vintra klimato.
|