Ibiso
estas speco de la plej raraj kaj pereontaj birdoj en la mondo kaj
antaue vivis sur la Korea Duoninsulo kaj en multaj lokoj de Chinio.
En la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento ibisoj troveblis en 14 provincoj
de Chinio, sed en la sekvaj 50 jaroj oni ghenerale opiniis, ke ibisoj
jam malaperis en la mondo. En 1981 oni trovis 7 ibisojn en Yangxian-gubernio
de Shaanxi-provinco, Chinio, kio vekis atenton de la china registaro.
En Yangxian-gubernio kaj la Pekina Zoo oni konstruis observejon kaj
centron por artefarita fekundigo de ibisoj. En la pasintaj 20 jaroj
Chinio akiris grandan sukceson en protekto de ibisoj. Nun en Chinio
la kvanto de ibisoj atingis 300.
Ibisoj
shatas vivi che akvo. Ili ripozas sur granda arbo kaj serchas manghajhon
en akva kampo, marcho au rivereto en montaro. Ili havas vochon kiel
korvo kaj etendas sian kapon antauen kaj krurojn malantauen, kiam
ili flugas. Ili manghas ne nur fishojn, amfibiojn kaj moluskojn,
sed ankau grenon kaj legomon. Fakuloj faris observadon dum multaj
jaroj kaj akiris multe da materialoj.
De
la artefarita kovado, artefarita fekundigo kaj homa nutrado ghis
la natura nutrado de ibisoj la fakuloj devis sperti penigan laboron.
Ibisoj estas sentemaj al medio. En la periodo de genero ili ofte
rompas shelon de ovo au mortigas idon pro bruo de medio.
En
1989 paro da ibisoj en la Pekina Zoo ekhavis du bebojn, kiuj estis
kovitaj de la ibisoj mem kaj kokino respektive. Sed la viribiso
mortigis la bebon pro manko de sperto, kaj ankau la alia mortis.
Post 3 jaroj la Pekina Zoo sukcesis kovi 3 ovojn dank' al kombino
de natura kaj homa kovadoj. La bredistoj persone nutris la 3 ibisidojn
per bovkoro, kokovo, pomo kaj lakto. La kresko de la ibisidoj signifas
sukceson de homa bredado. Ghis 2000 la Pekina Zoo multigis 15 ibisojn.
Kvankam
la artefarita fekundigo kaj homa bredado de ibisoj akiris grandan
sukceson, tamen neniu el tiaj ibisoj povas mem nutri siajn idojn,
kio ne povas multigi la kvanton de ibisoj, ech se oni lasas ilin
vivi en natura medio.
Por
solvi la problemon pri vivado de ibisoj en natura medio, la Pekina
Zoo decidis provi naturan bredadon de ibisoj. La 14-jara viribisoYangyang
kaj la 15-jara ibisino Yaoyao geedzighis en 1992 kaj havis 3 bebojn,
kiuj estis bredataj de homoj. Por altigi la kapablon de natura bredado
de la ibisidoj, oni konstruis por Yangyang kaj Yaoyao domon de 100
kvadrataj metroj, kies medio similas al tiu en Yangxian-gubernio.
En la domo trovighas arbedo, baseno kaj herbejo. La bredistoj starigis
neston en alta loko de arbo. En la 1-a de aprilo Yaoyao demetis
4 ovojn. De tiam bredistoj kaj fakuloj tage kaj nokte observis per
monitoro.
Ibisoj
naskitaj en natura medio povas flugi 45 tagojn post sia elkovigho,
sed la kruroj de ibisoj home bredataj facile vundighas. Dum observado
oni ekkonis, ke la ibisidoj estas nutrataj de siaj gepatroj per
sekrecio de la stomako kaj poste per facile digesteblaj manghajhoj.
La sekrecio povas fortigi la imunecon de la idoj kaj utilas al kreskigo
de iliaj ostoj. Nun Yaoyao kaj Yangyang alterne nutras siajn bebojn.
Foje Yaoyao malfrue revenis de bano, kaj pro tio Yangyang koleris
kaj interbatis kun shi. Rimarkinte per la monitoro, oni tuj interpacigis
ilin por profekti iliajn idojn.
Kompreneble
estas komplika la procezo revenigi rarajn birdojn al la naturo.
Oni devas serchi pli da metodoj por altigi la kvanton kaj kvaliton
de ibisoj.
|