Menciante
serpenton, oni ofte rigidighas de teruro, tamen Wang Shuilian, 29-jara
virino, shatas ludi kun serpentoj de la infaneco. Antau unu jaro shi
komencis vivi kun serpentoj por krei novan Guinness-rekordon...
Shi
naskighis en Luoyang de Henan-provinco, Chinio. Shi diris, ke shi
de sia infaneco shatas ludi kun serpentoj. Post diplomigho de supera
mezlernejo shi komencis esplori kutimon de serpentoj kaj decidis
vivteni sian familion per serpentludo. Kiel serpentludanto shi travojaghis
Chinion kun sia edzo. Fine sur la Okcidenta Monto en la antauurbo
de Nanchong, Guangxi-provinco, shi starigis serpentan domon en medio
tauga por la serpentoj. Kun pli ol 200 serpentoj shi ekvivis en
la domo. Chiusemajne shi achetis musojn kaj ranojn por nutri la
serpentojn kaj banis illin. Shi ofte akceptis vizitantojn por multigi
sian enspezon.
Wang
Shuilian spertis mordon de serpentoj, sed sukcese savis sin. Shi
ne nur scias kiel harmonie kunvivi kaj ludi kun la serpentoj, sed
ankau havas metodojn por obeigi ilin. La venena kobro shatas muzikon,
kaj shi kontentigas ghin, sed obeigas ghin per vostkapto. En la
malgranda domo vizitantoj povas rigardi chie la rampantajn serpentojn,
ekz. vipuro kaj kobro, sed ne kuraghas eniri en la domon.
Inter
la pli ol 200 serpentoj Wang Shuilian plej shatas tajlandan boaon,
kiun shi achetis per pli ol 3000 juanoj. Shi ofte volvas ghin chirkau
sia korpo kaj ludas kun ghi. Antaue por eviti dangheron shi devis
kovri ghian kapon per tuko kaj kapti ghian kolon, kiam shi banis
ghin. Post longa tempo ghi farighis obeemo. Ghi tre shatas manghi
viandon kaj havas bonan apetiton. Chiutage ghi manghas du kokidojn
au anasidojn. En vintro ghi nur dormas krom bano en mateno kaj vespero.
Rompi
Guinness-rekordon estas la plej granda revo de Wang Shuilian. Shi
informighis ke iu vivis kun 188 serpentoj en sama domo kaj rompis
la rekordon kreitan de "serpenta regho" Wang Aiwen vivanta
kun 88 serpentoj. Tio shin kuraghigis. Shi havas sufichan fidon
rompi la rekordon. Pasis unu jaro, kaj shi decidis daurigi sian
signifoplenan vivon ghis atingo de la celo.
|