Mongola
sovagha azeno, konata ankau kiel azia sovagha azeno, estas sovagha
besto chefe protektata de Chinio. Lau statistiko, en la mondo la
nombro de sovaghaj azenoj estas nur 2000 kaj ili enlistighis kiel
bestoj, kiujn minacas pereo. En la pasinta jaro 20 mil sovaghaj
azenoj trapasis la Mongolan Dezerton kaj transiris la landlimon
de Chinio kaj aperis sur la Altebenajho de Interna Mongolio.
Antau
50 jaroj sur Urab-stepo de Interna Mongolio de Chinio vivis mongolaj
sovaghaj azenoj fortaj kaj grupighemaj, sed malfacile dreseblaj.
Tiam la pashtistoj ofte renkontis kuremajn sovaghajn azenojn. La
sovaghaj azenoj iris antauen en unu horizontala vico sub la gvido
de chefazeno. Kiam ili vidis homojn, ili rapide forkuris.
Sekve
de chasado al bestoj, ekspluato de tero kaj dezertigho de stepo
malmultighis la sovaghaj azenoj. Sendube la translokigho de la sovaghaj
azenoj estas granda trovo en la mondo. Por protekti la sovaghajn
azenojn la loka registaro organizis grandan homforton por patroli
en regiono frekventata de la sovaghaj azenoj kaj preventi shtelchason.
Por garantii trinkakvon de la sovaghaj azenoj la loka registaro
fosis 40 akvujojn en kava loko kaj faris plenampleksan esploron
pri la vivo, aktivado kaj kutimo de la sovaghaj azenoj, ilia kvaranteno,
kaj detruo al herbejoj kaj la malbona influo al bredado kaj pashtado,
cele liveri sciencajn donitajhojn por protekti la sovaghajn azenojn.
Lau
fakulo, la reapero de la sovaghaj azenoj en Chinio havas 3 kauzojn:
1. Ilia apero en la regiono estas natura fenomeno, char antau 50
jaroj la sovaghaj azenoj frekventis la regionon che la limo inter
Chinio kaj Mongolio, kiu estis ilia primitiva vivregiono. 2. En
la lastaj jaroj la klimato kaj medio de Mongolio taugis por vivo
de la sovaghaj azenoj, sed pro multigho de la nombro la spaco por
la sovaghaj azenoj relative malgrandighis. 3. La lastan jaron pro
malmultigho de pluvo akvo mankis al Mongolio, sed Urab-stepo de
Chinio abundas je pluvo.
Por
bone protekti la sovaghajn bestojn la china registaro jam decidis
konstrui sovaghazenan naturparkon kun areo de 400 kvadrataj kilometroj.
|